Neuilly-sur-Seine

komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Neuilly-sur-Seine
Remove ads

Neuilly-sur-Seine [nøji syʁ sɛn] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine, prononco laŭ sistemo IFA [odsɛn], kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo, kaj en la regiono Francilio, france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 59 200 loĝantoj sur areo de 3,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 871 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nanterre kaj al la kantono Neuilly-sur-Seine. La teritorio havas komunan limon kun Levallois-Perret, Parizo, Puteaux, Courbevoie kaj former 1st arrondissement of Paris. La urbo situas nord-okcidente de Parizo, ĉe la dekstra bordo de Sejno, kaj estas konata kiel riĉa urbo.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Neuilly.
Thumb
Rapidaj faktoj UrbodomoUrbodomo, Administrado ...
Remove ads

Situo kaj trafiko

La urbon limas oriente la pordego Porte Maillot de Parizo, sude la Bosko de Boulogne (Bois de Boulogne), okcidente Sejno kaj norde la municipo Levallois-Perret.

Al la urbo apartenas insulo île de la Jatte en Sejno, escepte de ties norda pinto, kiu apartenas al Levallois-Perret.

La ĉefa strato de Neuilly, avenuo Charles de Gaulle, estas rekta daŭrigo de Avenuo de la Elizeaj Kampoj kaj avenuo de la Grande Armée en Parizo. Ĝi servas al la trafiko inter Parizo kaj La Défense kaj ĉiutage uzatas de 200 000 veturiloj. De 1992 ĝi estas parte subtera por redukti la bruon.

Remove ads

Servoj

Transporto

Neuilly estas konektita al parizaj amastransportiloj per la jenaj stacioj:

Famuloj

Remove ads

Ĝemelurboj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads