Neusiedl am See
komunumo de Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Neusiedl am See, hungare Nezsider (neĵider) estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la samnoma distrikto Neusiedl am See, kies distriktejo ĝi estas.. Komence de la jaro 2024 en la komunumo vivis 8 945 loĝantoj.https://www.neusiedlamsee.at/gemeinde/gemeinde/daten-fakten/

Remove ads
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe bordo de Lago Fertő, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pamhagen-Bruck A.D.L., aŭtoŝoseo inter Vieno-Budapeŝto estas proksime.
Historio
Laŭvice vivadis tie keltoj, avaroj kaj hungaroj. Komence la hungara nomo estis Fertőfőszombathely (=Fertő-kapo-Szombathely), la kapo prezentis tion, ke la loko estis ĉe kapo de la lago, la finaĵo signifis, ke en sabato estis foiro. Komence la setlejo apartenis al la hungara reĝo. En la 14-a jarcento la komunumo apartenis al Habsburgodevena hungara reĝino Agnesa havanta burgon. La alvenintaj aŭstroj nomumis la lokon Neusiedl (=nova kolonio), kiun la hungaroj mise prononcis "neĵider". Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la komunumon en 1709. Ĝis 1921 Nezsider apartenis al Moson, al distrikto de Nezsider, kies distriktejo estis.
Remove ads
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
Konataj lokuloj
- hungara ornitologo Titusz Csörgey (n. ĉi tie en 1875, m. 73-jaraĝa en 1961 en Tapolca)
- Benjamin Gedeon (n. en 2006), kantisto kaj kantaŭtoro, lernejano en la urba gimnazio
Eksteraj ligiloj
![]() ![]() |
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads