Rueno

komunumo en la departemento Seine-Maritime de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Rueno
Remove ads

Rueno (france Rouen, prononco Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la historia ĉefurbo de Normandio kaj de la departemento Seine-Maritime en nordokcidenta Francio, kaj nune la ĉefurbo de administra regiono Normandio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 116 331 loĝantoj sur areo de 21,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 441 loĝantoj/km². Ĝi ankaŭ estas universitata urbo.

Thumb
Rapidaj faktoj komunumo, Fotomontaĵo ...

Tamen la ĉirkaŭa metropolo Rueno-Normandio, kreita la 1-an de januaro 2015, laŭ statistikaj informoj de 2019 enhavis 499169 loĝantojn. La teritorio havas komunan limon kun Le Petit-Quevilly, Sotteville-lès-Rouen, Bihorel, Bonsecours, Bois-Guillaume, Canteleu, Darnétal, Déville-lès-Rouen, Le Grand-Quevilly, Mont-Saint-Aignan, Saint-Léger-du-Bourg-Denis kaj Saint-Martin-du-Vivier.

Historie, Rueno estis unu el la plej prosperaj urboj de mezepoka Eŭropo. En Rueno la anglaj trupoj ŝtiparumis Johanan de Arko en 1431.

La preĝejoj, abatejoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj multnombre gajnis al ĝi la kromnomon "Urbo kun cent spajroj"; ĝia katedralo estas unu el la plej altaj en la mondo.

Inter ĉefaj vidindaĵoj estas la Abatopreĝejo Sankta Oveno.

Famaj ruenanoj estis Pierre Corneille (dramisto kaj poeto), Théodore Géricault (pentristo), Gustave Flaubert (verkisto), Maurice Leblanc (verkisto), Charles Nicolle (Nobel-premiito pri Medicino en 1928) kaj Théodore Monod (sciencisto kaj esploristo).

La muzeoj de la urbo estas jenaj:

Thumb
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
Remove ads

Bildgalerio

Thumb
Panorama vido de la malnova urbo kaj la rivero

Partneraj urboj

Edukado

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads