Noteć
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La rivero Noteć (en pola lingvo, germane Netze) estas grava flanka rivero de la Varto (pole Warta, germane Warthe). Ĝi estas 366 km longa kaj ekestas en la vojevodio Grandpollando inter Koło (Kolo) kaj Włocławek (Leslau). Ĝi pasas la lagon Gopło, Inowrocław (germane Hohensalza) kaj Piła (Schneidemühl). Ĉe la vilaĝo Zantoch (Santok) ĝi fluas en la Varton.
Remove ads

En Nakło nad Notecią estas la komenco de la Kanalo de Bydgoszcz, kiu pasas la urbon Bydgoszcz (Bromberg) kaj ligas la okcidentan riversistemon de la rivero Odro (pole Odra, germane Oder) kun la orienta de la rivero Vistulo (pole Visla, germane Weichsel).
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads