Nova Friburgo

municipo en la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia

Nova Friburgo
Remove ads

Nova Friburgo (jen esperante kaj portugale, portugala prononco ˈnɔvɐ fɾiˈbuʁɡu, germane Neufreiburg, germana prononco nɔʏˈfʁaɪbʊʁk) estas municipo, grandurbo kaj katolika diocezo en la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio.

Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Nova Friburgo en la subŝtato (ruĝe).

Geografio

Thumb
Urbomezo de Nova Friburgo

Nova Friburgo kuŝas en sudorienta parto de la lando en altebenaĵo laŭ rivero. Limoj de la municipo estas Bom Jardim (Rio-de-Ĵanejrio), Cachoeiras de Macacu, Casimiro de Abreu, Duas Barras, Macaé, Silva Jardim, Sumidouro, Teresópolis kaj Trajano de Morais. Nova Iguaçu troviĝas 109, Rio-de-Ĵanejro 101, Belo Horizonte 299, Guarulhos 431, San-Paŭlo (urbo) 441, Campinas 473, Curitiba 768, Braziljo 916, Goiânia 941, Salvador de Bahio 1117, Porto Alegre 1222, Campo Grande 1268, Maceió 1579, Recife 1780, Teresina 1911, Natalo (Brazilo) 1995, São Luís 2204, Belém 2403, Manaus 2846 km.

Remove ads

Historio

Ĝis la 19-a jarcento en la nuna Nova Friburgo vivis indianoj. En 1818 laŭ reĝa dekreto alvenis el Friburgo svisaj familioj (resume 1 458 enmigrintoj). Tiu loko kun klimato kaj naturaj karakterizaĵoj estis similaj al tiuj en ilia lando. Nature la loko iĝis Nova Friburgo. Post kelkaj jaroj alvenis jam germanoj, italoj, portugaloj kaj aliaj popoloj. La unua trajno alvenis en 1872. Agrikulturo estis la bazo de ekonomia agado ĝis 1910, kiam la industriiĝo komenciĝis. La urbo estis trafita per inundo (eĉ la plej granda naturkatastrofo en la historio de Brazilo) en 2011, almenaŭ 820 homoj mortis. La loĝantaro restis sen trinkakvoj, elektroj, manĝaĵoj kaj gasoj.

Ekonomio

Thumb
Kolegio en Nova Friburgo
Thumb
Fakultato en Nova Friburgo

En Nova Friburgo la plej gravaj okupiĝoj estas la subvestindustrio, metalurgia industrio, agrikulturo (floroj). Menciindas ankaŭ la turismo, kiel en Svislando.

Trafiko

Nova Friburgo estas atingebla precipe per fervojo kaj ŝoseo de Niterói.

Klimato

Nova Friburgo havas altebenaĵan tropikan klimaton kun freŝaj kaj sekaj vintroj kaj humidaj kaj mildaj someroj. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 19 °C.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads