Otto Modersohn
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Friedrich Wilhelm Otto MODERSOHN (22a de februaro 1865, Soest – 10a de marto 1943, Rotenburgo) estis germana pentristo de pejzaĝoj. Li estis kunfondinto de la Artokolonio de Worpswede. Li anis ĉe Berlina secesio.

Remove ads
Vivo

En 1884, li ekstudis en la "Kunstakademie Düsseldorf". Kvar jarojn poste, li translokiĝis al la Staatliche Akademie der Bildenden Künste Karlsruhe, kie li studis kun Hermann Baisch. En julio 1889, li faris sian unuan viziton al Worpswede kun Fritz Mackensen. En aŭgusto, Hans am Ende sekvis. Poste venis Fritz Overbeck (1893) kaj Heinrich Vogeler (1894); ĉiuj el ili studentoj el Düsseldorf. En 1895, ili prezentis sian unuan grupan ekspozicio en la "Kunsthalle Bremen". Ili estis kritikegitaj de la kritikistoj, sed sekvis al grava trarompo en la Munkena Glaspalast.
En 1897, la Artokolonio estis oficiale establita kaj Modersohn edziĝis al Helene Schröder (1868-1900), filino de Bremena komercisto. Du jarojn poste, li rezignis el la asocio, citante sian kontinuan luktadon por la persona, individua libero de ĉiu artisto. Vogeler kaj Overbeck same foriris.[1] LA venontan jaron, lia edzino mortis post longa malsano. En 1901, li reedziĝis. Lia nova edzino, Paula Becker, estis ankaŭ bone konata pentristo. Ŝi mortis en 1907, pro embolio, tuj post nasko al sia filino Tille.[2] Tiam, Modersohn sentis, ke li ne povas resti en Worpswede kaj translokiĝis al Fischerhude, najbara vilaĝo. Lia tria edzino estis Louise Modersohn-Breling, filino de la pentristo Heinrich Breling. Ŝi estis dekomence kantistino, sed ankaŭ pentris. Ili havis du filojn, nome Ulrich (1913-1943) kaj Christian, kiu same iĝis pentristo.
En 1911, kiam Kunsthalle Bremen aĉetis la pentraĵon de Van Gogh nome Kampo kun papavoj, Modersohn estis la nura artisto de Worpswede kiu subtenis la muzeon, konkludante ke naciismaj sentoj ne ludu rolon en la mondo de arto. En la 1920-aj kaj komenco de la 1930-aj jaroj, li kaj Louise faris etendajn studveturojn tra Germanio kaj, en 1933, li akiris malnovan kampardomon en Gailenberg en Bad Hindelang por uzi ĝin kiel studio. Tri jarojn poste, li blindiĝis en sia dekstra okulo, pro retina disiĝo. Tio devigis lin resti en sia studio anstataŭ pentri subĉiele. Li ricevis la premion Goethe-Medaille für Kunst und Wissenschaft en 1940. Unu jaron antaŭ sia morto, li estis konvinkita paroli pri la temo de vidaj artoj en la Ministerio de Publika Klerigo kaj Propagando.
Remove ads
Verkaro

El 1874 ĝis 1889, li koncentriĝis en malgrand-skalaj studaĵoj kaj pejzaĝoj, pentritaj rekte el la naturo en la subĉiela stilo propra de la Barbizona Skolo.[3] Post 1889, lia serĉo por vera natura stilo kondukis lin grade al pli kolorriĉaj toloj.[4] Ĉirkaŭ 1900, li kaj kelkaj aliaj artistoj de Worpswede ekfaris ilustraĵojn kaj desegnojn por Stollwerck, la germana ĉokoladkompanio.[5]
Arta interagado kun sia dua edzino, Paula, kondukis lin al la disvolvigo de stilo emfazante simplecon kaj humanecon, esprimitajn per sia moto "Das Ding an sich in Stimmung" (io kia, "La aĵo en si mem en bonfarto"). Kvankam la enhavo de la artaĵoj de sia edzino estis tre diferenca, li konsideris sian verkaron kiel komplemento al tiu lia.[6]
Post la Dua Mondmilito, oni establis la Muzeon Modersohn en Gailenberg kaj poste ĝi estis relokigita al Fischerhude.[7] Alia Muzeo Otto Modersohn prezentanta sian fruan verkaron en Westphalia malfermiĝis en Tecklenburg en 2015.[8]
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Dokumenta filmo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads