Soest

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Soest
Remove ads

Soest [zoːst], ĉefurbo de la samnoma distrikto, estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km oriente de Dortmund sur la fekunda grundo de la pejzaĝo Soester Börde, kaj apartenas al la distriktaro Arnsberg. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 48 250 loĝantoj sur areo de 85,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 562 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Ense, Lippetal kaj Welver.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Soest en Germanio. Pri la samnoma komunumo en Nederlando rigardu sub Soest (Nederlando)
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Historio

Soest aĝas jam pli ol 1000 jarojn kaj estis unu el la plej gravaj urboj de Hanso en la mezepoko. En la kulmina tempo de la mezepoko ĝi estis la dua plej granda urbo de Germanio post Köln (Kolonjo).

Grandan signifon la urbo atingis kiel centro de Soester Börde, regiono kun tre fekunda tero, kiel loko de salo-produktado kaj prilaborado de fero, sed ĉefe kiel grava komerca urbo, kies kontaktoj etendiĝis ĝis ekz. Novgorod en Rusio. La urbo konatiĝis ankaŭ pro la Soest-a urborajto, kiu influis multajn urbojn, en modifita formo ĝis en la baltmaran regionon.

La Malpaco de Soest estis venĝokonflikto en la jaroj 1444 ĝis 1449. La urbo Soest defendis je tio sian liberecon kontraŭ Ĉefepiskopo Ditriĥo de Kolonjo (1414–1463), kiu provis reinstali sian regecon.

Remove ads

Vidindaĵoj

Malgraŭ gravaj detruoj dum Dua Mondmilito la urbo ankoraŭ disponas pri multaj vidindaĵoj. Ekzistas ekzemple ankoraŭ tri kvaronoj de la urba muro kaj remparo, sed nur unu el origine dek pordegoj (Osthofentor). En la urbocentro ĉirkaŭ 600 domoj estas protektitaj monumentoj. Aparte vidindaj i.a. estas la "Haus zur Rose" kaj la Pilgrim-domo, la plej malnova gastejo de Vestfalio. La plej gravaj preĝejoj estas la katedralo St. Patrokli kaj la preĝejo St. Petri. Krome estas la protestanta preĝejo Sankta Maria de la Herbejo (Soest).

La probable plej malnova bakejo kiu ankoraŭ produktas pumperniklon, estis fondita en 1570 de Jörgen Haverlanth en Soest.

Remove ads

Famuloj

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads