Paula Modersohn-Becker

From Wikipedia, the free encyclopedia

Paula Modersohn-Becker
Remove ads

Paula Modersohn-Becker (8a de februaro 1876 – 20a de novembro 1907)[1] estis germana pentristo kaj unu el la plej gravaj reprezentantoj de ekspresionismo. Ŝia mallonga kariero finiĝis kiam ŝi mortis pro puerpera embolio estante nur 31-jaraĝa. Ŝi estas agnoskita kiel la unua konata pentristino kiu pentris nudajn memportretojn.[2] Ŝi estis grava membro de la arta movado modernismo komence de la 20a jarcento.

Thumb
Memportreto, nuda kun sukcena koliero.
Thumb
Rainer Maria Rilke, Paula Modersohn-Becker (1906).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

En Bremen en 1895 ŝi estis enkondukita al verkoj de la artistoj de la cirklo de Worpswede; nome Otto Modersohn, Fritz Mackensen, Fritz Overbeck kaj Heinrich Vogeler prezentis siajn pentraĵojn en la Bremena Arta Muzeo, nome "Kunsthalle Bremen". En 1899 kaj 1900 ŝi estis en Parizo. En 1901 Paula edziniĝis al Otto Modersohn kaj tiel iĝis duonpatrino de la du-jaraĝa filino de Otto, nome Elsbeth Modersohn. Post du jaroj la geedzoj separiĝis kaj rekuniĝis kelkajn jarojn poste.

Remove ads

Kariero

En 1898, estante 22-jaraĝa, Becker eniris en la artista komunumo de Worpswede, kie artistoj kiel Fritz Mackensen (1866–1953) kaj Heinrich Vogeler (1872–1942) estis retiriĝintaj por protesti kontraŭ la dominado de artakademiisma stilo kaj de la vivo en grandurbo. Ŝi studis kun Mackensen, pentrante najbarajn kamparanojn, kaj la nordgermanan pejzaĝon. Tiam ŝi ekamikiĝis kun la skulptistino Clara Westhoff (1875–1954) kaj la poeto Rainer Maria Rilke (1875–1926).

Ĝis la jaroj en kiuj Becker ekpraktikis tion, pentristinoj ne amplekse uzis nudajn virinojn kiel subjektoj por sia laboro. La nuraj elstaraj esceptoj al tio estas verkoj de Artemisia Gentileschi, tri jarcentoj antaŭe; por ekzemplo, arthistoriistoj komprenis, ke Gentileschi uzis sian propran korpon kiel la modelo por sia verko "Susana kaj la maljunuloj". La laboro de Becker pri ina nudo estas nekonvencia kaj esprimas ambigvecon kaj pri la subjekto kaj pri la metodo reprezentadi.[3]

Becker estis trejinita en la metodoj de realismo kaj naturalismo, kun rekonebla simpleco de formoj. Ŝi kapablis atingi distingan teksturon por sia laboro pere de skrapado de la ankoraŭ malseka pentromaterialo.[4] Ŝi poste abandonis tiujn teknikojn por translokiĝi en Faŭvismon. Pruvaro sugestas, ke nombraj memportretoj de Paula Modersohn-Becker estis influitaj de la antaŭ-rafaelida pentristo Dante Rossetti, kiel "Memportreto kun bovlo kaj glaso" (ĉirkaŭ 1904; Kolekto Sander), "Memportreto, nuda kun sukcena koliero". (1906; Privata kolekto), kaj "Memportreto en mia sesa Nuptojariĝo" (1906; Museen Böttcherstrasse, Paula Modersohn- Becker Museum, Bremen).[5] Siavice eble ankaŭ ŝi influis unu aŭ pliajn pentraĵojn de Pablo Picasso, kiel Diane Radycki asertas en sia monografio de 2013 pri la artisto.[6]

Remove ads

Galerio

Notoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads