Port Elizabeth
urbo en Respubliko Sud-Afriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gqeberha (prononco en la kosa: [ᶢǃʱɛ̀ɓéːxà]; en la angla: [kɛˈbɛərxə][1]), antaŭe konata kiel Port Elizabeth aŭ mallonge P.E., (alia malnova nomo en la kosa iBhayi,[2] kaj en la angla The Bay[3]), estas havenurbo kaj kaj la plej loĝata urbo de Orienta Kablando, Sudafrika Respubliko. Ĝi estas la ĉefurbo de municipo Nelson Mandela Bay, unu el la plej malgrandaj Sudafrikaj municipoj.[4] Ĝi estas en la sesa loko laŭ loĝantaro inter urboj de Sudafriko,[5][6][7] kaj la ĉefa kultura, ekonomia kaj financa centro de Orienta Kablando.[4][8][9]
Nacia Parko ĉe Port Elizabeth

Kampanilo de Port Elizabeth

La ĉevala monumento memorigas pri la ĉevaloj mortintaj en la Dua Bura milito
Remove ads
Bazaj informoj
Situo
Port Elizabeth situas laŭ la marbordo, laŭ ĉefvojo N2. Kaburbo troviĝas 770 km.
Historio
La plej frue diversaj indiĝenoj loĝadis tie. Bartolomeu Dias preterŝipadis en 1488. En 1799 fortikaĵo nomata Fort Frederick konstruiĝis. En la 1820-aj jaroj britoj fondis ankaŭ komunumon. Dum konflikto kun buroj la angloj konstruis fifaman deportejon.
En la urbo diversaj fabrikoj pri aŭtoj funkcias.


Trafiko
Fervoja kontakto estas kun Johannesburg kaj Bloemfontein. En la urbo aŭtobusoj trafikas. Flughaveno, kiu iam nomiĝis laŭ Hendrik Verwoerd, kreinto de la apartismo, kaj poste nur kiel Flughaveno Port Elizabeth, troviĝas iom proksime. La haveno havas apartan nomon Algoa Bay.
Klimato
En Port Elizabeth la averaĝa temperaturo varias inter 15-22 °C. Jare pluvas po 568 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
Servoj
Ĝemelurboj
: Göteborg, Svedio
: Jacksonville, Usono
: Palm Desert, Usono
Rilatoj al Esperanto
Unu el la unuaj urbaj esperantistoj estis F. W. Henry, kiu en 1903 listiĝis je la nombro 8403 en la esperantista adresaro de LLZ.
Referencoj
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads