Postsomero (pentraĵo)
pentraĵo de Józef Chełmoński From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Postsomero (pole Babie lato) estas pentraĵo de pola pentristo Józef Chełmoński pentrita per olea pentrotekniko sur tolo. La verko troviĝas en la kolekto de Nacia Muzeo en Varsovio.[1]
Historio
Postsomero estis pentrita en 1875 en Varsovio kaj ĝi estas efiko de printemp-somera vojaĝo de Chełmoński al Orientaj Limregionoj (en 21-a jarcento - teritorio de Ukrainio) unu jaron pli frue.[1] Post la vojaĝo Chełmoński forte ekinteresiĝis pri observado de kamparana vivo kaj ties kunigo kun ritmo de la naturo.[2] La verko estas ekzemplo de pola realisma pentrarto.[3] Komence de 1875 la artisto montris la pentraĵon vendcele en La Societo pri Instigo al Belaj Artoj (pole: Towarzystwo Zachęty Sztuk Pięknych) en Varsovio. Estas sciate, ke Chełmoński forprenis la Postsomeron al sia loĝejo en Parizo, verŝajne ĉirkaŭ 1885 li vendis ĝin al grafo Ignacy Korwin-Milewski. En 1924 posedanto de la pentraĵo estis antikvaĵisto Abe Gutnajer. En majo de 1924 oni aĉetis Postsomeron de Józef Wyganowski al kolekto de Nacia Muzeo en Varsovio. Dum la dua mondmilito la pentraĵo restis en sidejo de la Nacia Muzeo. Tiama direktoro de la muzeo Stanisław Lorentz, en sia taglibro skribis, ke la 29-an de septembro 1944 la pentraĵo estis uzita por provizore protekti unu el la muzeaj salonoj – ĝi ŝirmis fenestron.[4] Post interveno de la direktoro la pentraĵo estis deprenita de la fenestro kaj sekurigita. Finfine oni forportis Postsomeron de la muzeo. En 1945 ĝi estis trovita en magazeno de arto en aŭstria kastelo Fischhorn per Bohdan Urbanowicz, kiu laboris en tiama pola Ministerio pri Kulturo kaj Arto, kaj la 24-an de aprilo alportita Pollandon de Salcburgo.[5] Laŭ Maria Gołąb, modelulino pozinta al la pentraĵo estis iu Ludwika, kiu en la tempo de pentrado de Postsomero, vizitadis ofte atelieron de Chełmoński en Hotelo Europejski.[6] Stanisław Masłowski, artisto amikiĝinta kun pentristoj pentrintaj en la hotelo, opiniis, ke la modelulino estis prostituitino „elaĉetita de publika domo kontraŭ 100 rubloj, kaj poste edziniĝita al iu deca metiisto”.[7]
Remove ads
Priskribo de la pentraĵo
La pentraĵo montras junan, senŝuan paŝtistinon[1] kuŝantan sur tero. Ŝi tenas sian dekstran manon supren, kaj per la fingroj de la mano ŝi kaptas aranean silkon.[3] Maldekstren, en la horizonto, kiu troviĝas en duono de la pentraĵo, kaj samtempe estas la ĉefa disiga linio de la kompozicio,[3] videblas bovinaro kaj kamparanoj.[1] Direkte al ili rigardas sidanta, nigra hundo.[3]
Kolore superas brunaj kaj grizaj koloroj, kiuj substrekas etoson de malfrua somero.[3] La supran parton de pentraĵo plenigas grizblua, iomete nubigita ĉielo.[1] Plej helaj akcentoj estas blanka jupo kaj flava kaptuko de kuŝanta knabino.[3]
Remove ads
Galerio
- Fragmento - kapo de la knabino
- Fragmento - la dekstra mano
- Fragmento - la maldeskstra mano
- Fragmento - la piedoj
- Fragmento - hundo kaj bovoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads