Józef Chełmoński

From Wikipedia, the free encyclopedia

Józef Chełmoński
Remove ads

Józef Marian CHEŁMOŃSKI [JUzef MARjan ĥeŭMONski] (naskiĝis la 7-an de novembro 1849 en vilaĝo Boczki apud Łowicz, mortis la 6-an de aprilo 1914 en Kuklówka Zarzeczna) - pola pentristo, reprezentanto de arta skolo realismo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

En la jaroj 1867-1872 Chełmoński lernis en varsovia desegna skolo kaj en privata laborejo de Wojciech Gerson; en la jaroj 1872-1875 li studis en Munkena Akademio. En 1875 li veturis al Parizo kaj tie iĝis fama pro unika temaro de siaj pentraĵoj. Li laboris kiel desegnisto de Le Monde Illustré, vojaĝis en Italio, vizitis Podolion kaj Ukrainion. En 1887 Chełmoński revenis al Pollando kaj ekloĝis en Varsovio. Du jarojn poste Chełmoński aĉetis biendomon en Kuklówka kaj tie loĝis ĝis sia morto. Lia tombo troviĝas en Żelechów kaj monumento - en Grodzisk Mazowiecki.

Józef Chełmoński en siaj pentraĵoj elmontris tre aŭtentike vivon en polaj kaj ukrainaj vilaĝoj kaj ĉasistajn scenojn. En realismaj pejzaĝoj li kun granda sentemo ripetis kolorojn de la naturo. Malpli ofte li verkadis portretojn. Chełmoński famis ankaŭ pro perfekta pentrado de ĉevaloj, galopantaj ĉevalaj triopoj (trojko aŭ ĉevaltrio) kaj kvaropoj.

Nacia Muzeo en Varsovio posedas en siaj kolektoj ĉ. 45 bildojn kaj skizojn de Józef Chełmoński.

Remove ads

Galerio de pentraĵoj

Remove ads

Bibliografio

  • Maciej Masłowski: Malarski żywot Józefa Chełmońskiego (Pentrovivo de Józef Chełmoński), PIW, Varsovio 1972. (duaeldono)
  • Maciej Masłowski: Józef Chełmoński. Auriga – Wydawnictwa Artystyczne i Filmowe, Varsovio 1973.
  • Rzecz o sławnych Łowiczanach (Pri famaj Łowicz-regionanoj), Łowicz 2006, eldono POLIGRAFIA

Eksteraj ligiloj

Galerio de pentraĵoj de Józef Chełmoński

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads