Prabowo Subianto

Prezidanto de Indonezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Prabowo Subianto
Remove ads

Prabowo SUBIANTO (plena oficiala nomo Prabowo Subianto Djojohadikusumo [1]; naskiĝis la 17-an de oktobro 1951, en Ĝakarto) estas la Prezidanto de Indonezio ekde la 20-a de oktobro 2024. Indonezia armea kaj politika figuro, prezidanto de la Gerindra Partio ekde la 20-an de septembro 2014. Emerita generalleŭtenanto, Ministro de Defendo de Indonezio en 2019-2024, Komandanto de la Specialaj rotoj ( Kopassus ) en 1995-1998 kaj la Strategia Rezervo de la Teraj Trupoj (Kostrad) en 1998. Prabowo estas filo de la indonezia ŝtatisto kaj ekonomikisto Sumitro Joyohadikusumo, kaj bofilo de prezidanto Suharto [2]. Prabowo estis unu el la plej potencaj armeaj oficiroj en Indonezio kaj en tiu rolo respondecis pri diversaj homaj-rajtoj-malobservoj dum la Suharto-diktaturo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Politika kariero

Dum la prezidant-elektoj en 2009, li kandidatiĝis por la posteno de vicprezidanto kune kun Megawati Sukarnoputri (la paro atingis la duan raŭndon de elektoj kaj perdis al la tandemo de Susilo Bambang Yudhoyono  - Budiono) [3]. Dum la prezidant-elektoj de 2014, li estis nomumita por la posteno de ŝtatestro fare de la partio Gerindra; konkuris por la plej alta registara posteno kun Joko Widodo, perdante kontraŭ ĉi tiu lasta [4].

La 10an de oktobro 2021, Gerindra sciigis Prabowo Subianto kiel ĝia kandidato por la indonezia prezidant-elekto en 2024 [5]. La 12an de aŭgusto 2022, Prabowo Subianto sciigis ke li akceptis la kandidatecon de Gerindra por kuri en la prezidant-elektoj en 2024 [6]. Prabowo deklaris venkon en la elekto la 14-an de februaro, ĉar fruaj neoficialaj balotenketoj montris lin gvida en la unua raŭndo de voĉdonado [7]. La 20-an de marto, la Federacia Elekta Komisiono atestis la rezultojn kaj deklaris lin la elektita prezidanto de Indonezio [8].

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads