Projekto por LUG-Esperanto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

LUG-Esperanto (Linuks-Uzantoj-Grupo) estas projekto por krei oficialan fakasocion pri Linukso kaj Esperanto.

Rapidaj faktoj asocio, uzanto-grupo ...

En la mondo ekzistas multaj asocioj pri GNU/Linukso kaj liberaj programaroj. Ĉi-tiu asocio estas oficiale en la lingvo "Esperanto". Ekzistas jam multaj esperantistoj, kiuj laboras por traduki linuksaĵojn en Esperanton. Oni povas trovi multege da TTT-paĝoj pri linukso en Esperanto, sed nun havante oficialan asocion oni povas ricevi donacojn, subvenciojn, financi projektojn, ktp.

Remove ads

Celoj

  • unuigi la esperantistojn, uzantojn de la operaciuma sistemo GNU/Linukso kaj liberaj programoj.
  • krei efikan portalon aŭ TTT-paĝojn pri la temo.
  • disvastigi GNU/Linukson ĉe la esperantistoj.
  • konvinki esperantistojn uzi GNU/Linukson kaj liberajn programojn.
  • organizi renkontiĝojn dum Esperanto-aranĝoj aŭ linuksaj renkontiĝoj.
  • havi skipon, kiu helpas al membroj solvi problemojn (ekz.: uzado de ekzistanta presilo).
  • organizi Premion dum UK por la plej bona tradukado, kreado de programo aŭ projekto.
  • kunlabori kun UEA kaj aliaj asocioj.
  • trovi komercan partneron por aĉeti malmultekoste inkojn, akcesoraĵojn kaj komputilojn.
  • projektoj: ekzemple aldoni voĉon, paroladon al programo "OpenOffice.org" en Esperanto.
Remove ads

Aliĝo

  • La aliĝo estos senpaga, oni devos nur plenigi aliĝilon kaj sendi al la asocio per letero. Kompreneble donacoj estas bonvenaj.

La Projekto

Por kune agi skribu ĉi tie.

Post oficialigo de la asocio kun almenaŭ 10 membroj, okazos subskribo de la Statutoj de la Asocio

  • Unua renkontiĝo : Lundo 2006-07-31 UK Florenco ĉambro nro 6 "Palazzo dei Congressi" - Pasis la referataĵo estas trovebla je la ligilo supre.
  • Dua renkontiĝo : Ankoraŭ ne planita.

Vidu ankaŭ

Linukso kaj Esperanto nuntempe

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Aliaj ne-esperantistaj LUG

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads