Provinco Sakarya

provinco de Turkio From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Sakarya
Remove ads

Sakarya estas provinco de Turkio kun statuso de "metropola municipo". Ĝi situas en la Marmora regiono (turke Marmara Bölgesi) de la lando, borde respektive iom sude de la Nigra maro kaj oriente de Istanbulo kaj Kocaeli. Administra centro de la provinco estas la urbo Adapazarı, kies koordinatoj estas 40° 41′ 50″ N 30° 27′ 24″ O (mapo). La provinco estas unu el nur 3 el sume 81, kiuj ne havas sian nomon de la ĉefurbo: ĝi nomiĝas laŭ samnoma rivero Sakarya kiu de sude pasas tra la provinca teritorio kaj fine enfluas la Nigran Maron. Laŭ la stato de 2018 en la provinco vivis 1 010 700 loĝantoj sur areo de 4 878 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 207 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads