Kito
ĉefurbo de Ekvadoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kito (hispane: Quito) estas universitata urbo kaj ĉefurbo de Ekvadoro, en la provinco de Pichincha (piĈINĉa). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1,6 milionojn da loĝantoj. Ĝia nomo signifas 'centro (Qui) de la mondo (To)' en la keĉua lingvo. UNESKO antaŭfoje nomis Kiton kiel Monda Kulturheredaĵo dum 1979 pro ĝia kolonia arĥitekturo.



Remove ads
Situo
Kito troviĝas en montaro Andoj en valo de rivero. De la nordo suden, la urbo kovras distancon de 20 kilometroj ĉe alteco de 2 850 metroj, sur la flanko de la vulkano Pichincha (piĈINĉa). La ekvatoro troviĝas je 35 km.
Historio
Kito fondiĝis proksimume en 1000. La fondintoj estis nomadoj. En la 16-a jarcento inkaoj akiris la setlejon. En 1533 hispanoj alvenis, sekve la inkaoj bruldetruis Kiton. Post unu jaro la hispanoj refondis la urbon, kies nomo estis Santiago de Quito. Oficiale ĝi urbiĝis en 1541, kiel „Muy Noble y Muy Leal ciudad de San Francisco de Quito”. En 1660 kaj ankaŭ en 1999 vulkana polvo kovris la urbon. En 1797 kaj en 1987 tertremoj okazis. En 1849 ĝi iĝis ĉefepiskopejo. En 1809 tie komenciĝis la sendependa movado, kiu plenumis en 1822. Ĝis 1830 Kito apartenis al Kolombio, poste oni proklamis sendependecon de Ekvadoro, kies ĉefurbo estis Kito. Longe ofte okazis politikaj bataloj, ribeloj.
Remove ads
Vidindaĵoj
Servoj
Trafiko
En Kito aŭtobusoj kaj trolebusoj liveras la pasaĝerojn. La urbo havas internacian flughavenon Mariscal Sucre (marisKAL SUKre).
Klimato
En Kito la averaĝa jara temperaturo estas 21 °C. Nur 2 sezonoj estas: pluva kaj seka.
Konataj urbanoj
- Arturo Rodas, n. en 1954
Ĝemelurboj
Eksteraj ligiloj
- Kito Ekvadoro Arkivigite je 2006-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads





