Raĥiv

urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia

Raĥiv
Remove ads

Raĥiv (ukraine Рахів, ruse Рахов, slovake Rachov, hungare Rahó, rumane Rahău) estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Raĥiv, kies distriktejo estas.

Thumb
Distrikto de Tjaĉiv en Transkarpatio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Raĥiv (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas ĉe bordo de Tiso, apude kunfluas ties 2 branĉoj Nigra kaj Blanka Tisoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Solotvino-Lviv. Tjaĉiv troviĝas 70, Uĵhorodo 209 km-ojn.

Historio

Thumb
Strato en Raĥiv
Thumb
Panoramo de Raĥiv

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. En 895 la hungaraj triboj en la proksimeco trairis Karpatojn kaj okupis la basenon. En 1241 la tataroj detruis ĉiujn setlejojn trovitajn en la proksimeco. La unua mencio devenis el 1373 pri la loko. La proksimaj altaj montoj iomete defendis la komunumon de ŝtormoj de la historio. Post la mezepoko Rahó apartenis al princlando Transilvanio. En 1782 ligna ponto konstruiĝis tra Tiso. En la 19-a jarcento la komunumo ekhavis industrion, precipe fare de germanoj ĵus alvenintaj.

En 1910 Raĥiv havis 6577 da loĝantoj (4432 rutenoj, 1177 hungaroj kaj 917 germanoj. En 1914 la rusa armeo dum duonjaro havis la urbon. En 1919 tie oni deklaris malgrandan respublikon, sed la alvenintaj ĉeĥaj kaj rumanaj armeoj neniigis ĝin. Ekde 1920 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio.[1] En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Rahó/Rahiv. En 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis 93 da hungaroj kaj germanoj al la gulago, el ili tie mortis 32. Ekde 1945 Rahov apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1958 Rahov urbiĝis. En 2001 loĝis en Rahiv 15241 da homoj, (84 % ukrainoj kaj rutenoj, 12 % hungaroj, 3 % rumanoj, 1 % rusoj).

Vidindaĵoj

Thumb
Kunfluejo de Blanka kaj Nigra Tisoj

Famuloj

En la urbo naskiĝis hungara kirurgo István Altorjay; mortis rutena-hungara komisaro Ágoston Stefán.

Ĝemelurboj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads