Opola provinco

provinco (vojevodio) de Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Opola provinco
Remove ads

Opola provinco (pole województwo opolskie [Opola vojevodio], Śląsk Opolski [opola Silezio], Opolszczyzna [Opola lando]) aŭ mallonge Opolio estas vojevodio (provinco) de Pollando kreita komence de 1999, el la antaŭa opola vojevodio kaj partoj de la antaŭa ĉenstoĥova vojevodio. La nomo de la regiono devenas de ĝia plej granda urbo.

Thumb
Rapidaj faktoj Vojevodio, Provincoj de Pollando [+] ...

La geografia situo, ekonomia potencialo kaj la alta eduka nivelo de ĝiaj loĝantoj igas la vojevodion alloga partnero por entreprenoj el aliaj partoj de Pollando kaj el eksterlando. La Eŭropa regiono Pradziad pliampleksigis la ekonomian kunlaboron kun la najbaraj regionoj de Ĉeĥio. Ĝis la jaro 1945 la teritorio apartenis al Germanio kaj la loĝantaro estis germanlingva, ĝis 1946 tiu loĝantaro komplete forpeliĝis kaj estis anstataŭigita per pola loĝantaro el pli orientaj regionoj.

Remove ads

Geografio

Opola provinco situas en la sudokcidento de la nuna ŝtato Pollando, la plejparto de ĝi en la Silezia ebenaĵo (Nizina Śląska). Oriente, la regiono tuŝas la Silezian montaron (Wyżyna Śląska) kun la monto de Sankta Ana. La rivero Odro fluas meze tra la vojevodio.

Administra divido

Opola provinco konsistas el 1 sendependa urbo kaj 11 distriktoj (post la komo la respektiva ĉefurbo):

Remove ads

Universitatoj

Thumb
La "Collegium Maius" de la Universitato de Opole

Ekzistas tri ŝtataj universitatoj en la regiono: la Universitato de Opole, la Teknologia Universitato de Opole kaj la Ŝtata Medicina Kolegio. Ĉiuj troviĝas en la vojevodia ĉefurbo Opole. Inter la privataj altlernejoj de la regiono, la Lernejo pri Manaĝerado kaj Administrado Opole havas ŝtatan aprobon.

Vidindaĵoj

Thumb
la merkata placo en Opole

Krom la restoj de la historia urbocentro de Opole, el kio bedaŭrinde preskaŭ ĉio detruiĝis dum la Dua Mondmilito kaj multo rekreiĝis, la vojevodio estas verda regionio kun tri grandaj akvobaraĵaj lagoj: Turawskie/Turawa-Stausee, Nyskie (sen germana nomo, kreiĝis nur en la jaro 1971) kaj Otmuchowskie/Staubecken Ottmachau (la lastaj du estas konektitaj). La regionaj montoj invitas al migradoj. En Brzeg/Brieg troviĝas fama renesanca kastelo, kaj en la regiono krome vidindas interalie la franciskana monaĥejo sur la monto de Sankta Ana kaj la mezepoka fortikaĵo de Paczków/Patschkau (ekde 1945 foje nomata la "pola Carcassonne").

La regiono havas la plej varman klimaton de nuntempa Pollando.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads