Ulrich Lins

germana historiisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Ulrich Lins
Remove ads

Ulrich LINS [ULriĥ LINS] (naskiĝis en 1943 en Bonn, Germanio) estas historiisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li en la institucio Germana Akademia Interŝanĝa Servo okupiĝis pri la interŝanĝo de universitatanoj inter Germanio kaj aliaj landoj, ĝis li pensiiĝis en 2008.[1] Interalie, li en aprilo 1978 starigis ties oficejon en Tokio.

Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :

En 2018 oni donacis al li festlibron okaze de lia 75-a naskiĝtago.

Remove ads

Verkoj

  • Aŭtoro de:
    • Die Ȏmoto-Bewegung und der radikale Nationalismus in Japan (germane: "la Oomoto-movado kaj la radikala naciismo en Japanio"), Munkeno: R. Oldenbourg, 1976; japana traduko: Kioto 2007.
    • La danĝera lingvo (eldonoj: 1973, 1988, 1990, 2016), aperinta ankaŭ en la lingvoj angla, franca, germana, itala, japana, korea, litova kaj rusa.
  • Utila Estas Aliĝo : Tra la unua jarcento de UEA, Roterdamo: UEA, 2008
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Trovu « Ulrich Lins » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads