Ripuara dialektaro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ripuara dialektaro
Remove ads

La ripuara dialektaro estas grupo de dialektoj de la germana lingvo kaj samkiel la norma germana lingvo apartenas al la okcidentĝermana lingvaro.

Thumb
En sama serio de germana eldonejo interalie aperis multvendataj lingvogvidiloj kaj pri Esperanto kaj pri la kolonja dialekto ("Kölsch") de la ripuara dialektaro
Rapidaj faktoj mezfranka dialektaro, Lingvistika klasifiko ...

Ĝi parolatas en okcidenta Germanio kaj en la germanlingva parto de Belgio, pli konkrete en sudokcidenta Nordrejn-Vestfalio (interalie en la urboj Kolonjo kaj Bonno), krome ĉe la nordokcidenta rando de Rejnlando-Palatinato, en la norda duono de orienta Belgio, kaj en la plej suda parteto de Nederlando (ĉirkaŭ la urbo Mastriĥto, kie ankaŭ parolatas la limburga).

Remove ads

Disvastiĝo

La dialektaro parolatas en vasta areo inter la urbo Duseldorfo norde kaj Bad Neuenahr-Ahrweiler sude, inter Eupen en Belgio okcidente kaj Siegen oriente. La teritorio esence estas la regiono, kiu historie dum multaj jarcentoj konsistigis la eklezian princlandon "Kurfürstentum Köln".

La ripuara norda parto de la germanlingva parto de Belgio nur post la jaro 1918 iĝis parto de Belgio kaj antaŭe same estis kolonja. Krome la ripuara parolatas en iuj limaj komunumoj de la provinco Limburg de Nederlando, nome en la urboj Kerkrade - la loko de la IJK de somero 1989, Simpelveld, Vaals kaj la ĉirkaŭaĵo.

La plej konataj variaĵoj de la ripuara dialektaro estas la urbaj dialektoj "Kölsch" de Kolonjo kaj "Bönnsch" de Bonno, ĉe la rivero Rejno en la centra parto de la dialektejo, kaj "Öcher Platt" (Akeno), "Dürener Platt" (Düren) kaj "Eischwiele Platt" (Eschweiler) en la okcidento.

Thumb
specife formita glaso de la loka biero "Bönnsch", samnoma kiel la loka ripuara dialekto de Bonno

"Kölsch" kaj "Bönnsch" krom dialektoj ankaŭ estas lokaj specoj de biero, kaj ĉar la parolantoj de la ripuara konsideriĝas esti aparte festemaj, la dialektaro nelaste praktikiĝas en bierejoj.

Ekzistas propra vikipedia branĉo en la ripuara dialektaro.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads