Augusto César Sandino

From Wikipedia, the free encyclopedia

Augusto César Sandino
Remove ads

Augusto César SANDINO (18-a de majo 189521-a de februaro 1934) estis la ĉefo de nacia movado en Nikaragvo kontraŭ la interveno de Usono inter la jaroj 1927 ĝis 1933. Inter nikaragvanoj li estas konata kiel la "Generalo de la liberaj homoj" (hispane: "General de hombres libres"). La revolucia nikaragva movado "Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo" (FSLN) kaj ĝia ideologio sandinismo estas nomataj honore kaj memore al li.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Thumb
Remove ads

Biografio

Li naskiĝis, kun la origina nomo Augusto Nicolás Calderón Sandino, en la vilaĝo Niquinohomo (departemento Masaya), kiel filo nelegitima de kultivisto de kafo kaj unu el liaj salajrulinoj.

En julio de 1912, 17-jara, li ĉeestas la sangan intervenon de la usonaj trupoj en Nikaragvo, por favori prezidenton Adolfo Díaz.

En 1921 li vundas la filon de konservativa gvidanto, kaj devas forlasi la landon. Li laboras en Honduraso, Gvatemalo kaj Meksiko.

En tiu ĉi lando li prenas kontakton kun diversaj grupoj revoluciaj, kaj fariĝas arda batalanto kontraŭ la imperiismo kaj la usona okupado de lia lando.´

Sandino revenas al Nikaragvo je la 10-a de junio de 1926. Li partoprenas la civilan militon inter konservativaj kaj liberaluloj, kaj prenas partion favore al tiuj ĉi lastaj. En 1927 lia lukto prenas kontraŭimperiisman profilon, kaj kun grupo da sekvantoj, li komencas la batalon en la montaroj de la nordo de Nikaragvo. kontraŭ la usonaj trupoj.

Kiam tiuj ĉi lastaj forlasis Nikaragvon, li komencis interkonsenti por reveni al paca kunvivado. Tamen, la 21-an de februaro de 1934, li estas embuskita kaj perfide murdita fare de trupoj de la ĵus kreita Nacia Gvardio, trejnita de Usono, kiu estis sub la komando de la generalo Anastasio Somoza García.

Somoza baldaŭ fariĝos la ĉefa gvidanto de la lando, kaj kreos dinastion de prezidentoj. Lian filon, Anastasio Somoza Debayle, estis elpelita el la lando en 1979 per la revolucia movado kiu nomiĝas "Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo".

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Thumb
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads