San Luis Potosí

From Wikipedia, the free encyclopedia

San Luis Potosí
Remove ads

San Luis Potosí (esperantigite Sanktludoviko Potosio) estas federacia subŝtato de Meksiko.

Thumb
Rapidaj faktoj Federacia subŝtato, subŝtato de Meksiko [+] ...

Laŭ la stato de 2015 en la subŝtato vivis 2 717 820 loĝantoj sur areo de 60 983 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 45 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Guanajuato, Hidalgo, Nuevo León, Veracruz, Tamaulipas, Querétaro kaj Zacatecas.

La ĉefurbo Sanktludoviko Potosio dum la liberiga milito en 1863 estis deklarita provizora ĉefurbo de Meksiko fare de prezidento Benito Juárez. Aliaj gravaj urboj estas Urbvalejo (Ciudad Valles), Verdrivero (Rio Verde) kaj Mateŭala (Matehuala). En la subŝtato ekzistas entute 58 komunumoj. Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en San Luis Potosí.

Ĝi situas norde de la ĉefurbo Meksikurbo, ĉirkaŭ la kankra tropiko.

En 1910 la posta prezidento Francisco I. Madero proklamis la "Planon de Sanktludoviko", kiu iniciatis la Meksikan Revolucion; li tamen skribis ĝin ne dum sia aresto en Sanktludoviko, sed post fuĝo al ekzilejo en Sanktantonio en Teksaso.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads