Distrikto Soest
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Soest [zoːst] situas en la orienta centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Soest. Ĝi ekestis dum la jaro 1975 el la antaŭa distriktoj Soest kaj Lippstadt plus la urbo Warstein kaj iuj komunumoj el pliaj tiamaj ĉirkaŭaj distriktoj. Geografie la plejgranda parto de la distrikto apartenas al la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [prononco Zaŭalant]. Fine de decembro 2024 la distrikto havis 300 297 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Warendorf kaj Gütersloh norde, Paderborn oriente, Hochsauerland sude kaj Mark (germane Märkischer Kreis) kaj Unna plus aldone al la eksterdistrikta urbo Hamm okcidente.
Remove ads
Administra disdivido
La distrikto konsistas el 14 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj.
Urboj
- Erwitte (16 300)
- Geseke (20 930)
- Lippstadt (68 739)
- Rüthen (10 290)
- Soest (47 776)
- Warstein (24 988)
- Werl (29 600)
Pliaj komunumoj
- Anröchte (10 304)
- Bad Sassendorf (12 194)
- Ense (12 383)
- Lippetal (11 883)
- Möhnesee (11 274)
- Welver (11 999)
- Wickede (Ruhr) (11 637)

(loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2024)
Remove ads
Esperanto en la distrikto
En konstruaĵoj sur la tereno de la baroka kastelo Eringerfeld de la urbo Geseke dum la jaro 1985 okazis la 41-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kaj pli ol 400 kongresanoj konatiĝis kun la distrikto. La kastelo kaj ĉirkaŭa tereno tiutempe estis elita privata lernejo, kaj la IJK gastiĝis tie nur escepte - nuntempe la kastelo kaj ĉirkaŭaj konstruaĵoj oficiale kaj konstante estas hotelo kaj kongresejo.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) Arkivigite je 2012-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads