Transilien U
Linio de Transilien From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La linio Transilien U, ankaŭ nomita La Défense – La Verrière aŭ plej ofte simple Linio U, estas tangenta ligilo de suburba trajno kiu priservas okcidentan Francilion ekde La Défense. Ĝi ligas la afer-kvartalon de La Défense al la stacidomo de La Verrière, en la pariza sud-okcidento. Ĝi estas ĉeurba fervojo de la reto Transilien kiu ne eliras el granda pariza stacidomo.
Kreita en 1995, la tangenta ligilo fariĝinta linio U en 2004, estas 31 kilometrojn longa. Ĝi transportas ĉiutage semajne po 50 000 vojaĝantojn[1]
Ĝi trairas la infrastrukturojn de retoj de Saint-Lazare, ekde La Défense al viadukto de Viroflay, kaj de Montparnasse, ekde viadukto de Viroflay al La Verrière.
Tial ke la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas nur de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités).
Esceptokaze, trajnoj pluiras de La Verrière ĝis Rambouillet, laŭ itinero de Transilien N, kiam okazas perturboj sur tiu linio.
Remove ads
Mapo

Linio

Stacidomoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads