Transilien
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Transilien [tʁɑ̃s.il.jɛ̃] estas fervoja reto de suburbaj trajnoj de SNCF. Ĝi ĉefe priservas stacidomojn de Francilio, kaj ankaŭ kelkajn situantajn en Normandio, Hauts-de-France kaj Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas heredanto de suburbaj trajnoj kiuj ekzistis depost la fino de la 19-a jarcento.
Transilien



Dum la kvin linioj A, B, C, D kaj E konsistigantaj la RER transiras la parizan subgrundon (nur en 2020 koncerne linion E), la ceteraj 8 linioj de « Transilien » eliras el kaj alvenas al la grandaj parizaj stacidomoj, krom linio U, liganta la urban komunumaron de Saint-Quentin-en-Yvelines en stacidomo La Verrière al la afer-kvartalo de La Défense sen transiri Parizon.
« Transilien », same kiel « TER » aŭ « TGV », estas varmarko apartenanta al SNCF. Kreita la 20-an de septembro 1999, ĝi aplikiĝas ekskluzive al pasaĝeraj trajnoj kaj al stacidomoj ekspluatataj de « Direkcio Francilio » de SNCF. Konsekvence, fervojaj linioj kies ekspluatado estas farata de RATP (parto de linioj A kaj B de RER) ne formas parton de Transilien. La fervoja reto, kiu estas posedaĵo de SNCF Réseau, estas ankaŭ traveturata de grandliniaj pasaĝeraj trajnoj, inkluzive de TGV, kaj de vartrajnoj.
Remove ads
Kvin linioj de RER
Temas pri la parto ekspluata de SNCF.
Naŭ linioj de trajnoj
Remove ads
Kvin linioj de tramoj
La 20-an de novembro 2006, ekfunkciis la 9-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri tramlinio T4 ekspluatata de SNCF, kiu ligas Aulnay-sous-Bois al Bondy, en Seine-Saint-Denis.
La 1-an de julio 2017, ekfunkciis la 10-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 11 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Épinay-sur-Seine al Le Bourget.
La 6-an de julio 2022, ekfunkciis la 11-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 13 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Saint-Germain-en-Laye al Saint-Cyr.
La 9-an de decembro 2023, ekfunkciis la 13-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 12 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Évry-Courcouronnes al Massy - Palaiseau.
Malfermo la 22-an de marto 2025.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
