Tutmondaj Geoparkoj de Unesko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tutmondaj Geoparkoj de Unesko
Remove ads

La 195 membroŝtatoj de Unesko ratifis la kreadon de nova marko, la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko, en la 17-a de novembro 2015[1][2]. Tio montris la registaran agnoskon pri la graveco administri elstarajn geologiajn lokojn kaj pejzaĝojn per integra maniero. Ĉi tiu nova marko formaligis la rilaton inter Unesko kaj la Reto de Tutmondaj Geoparkoj (RTG), kiu ricevis neformalan subtenon de Unesko ekde 2001. La reto estis starigita por konservi la geologian heredaĵon de Tero, kaj ankaŭ antaŭenigi daŭripovecon kaj evoluigo de la koncernaj komunumoj[3]. La membroj de RTG estas geoparkoj — lokoj kie oni protektas kaj celebras geologiajn trajtojn kaj la pli larĝan heredaĵon[4].

Rapidaj faktoj geologia parko • organizaĵo ...
Thumb
Monda distribuo de Geoparkoj en 2014
Thumb
Global Geoparks Network members

La unuaj membroj de RTG estis anoncitaj dum la unua Internacia Konferenco pri Geoparkoj en 2004. Ekde 2015, la aliĝa kaj akcepta procedo estas difinita de la Reguloj kaj Plenumaj Gvidlinioj de la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko[5]. En julio 2020, estis 161 Tutmondaj Geoparkoj de Unesko en 44 landoj[6][7][8]. Estas membroj en 5 el la 7 kontinentoj sed neniu nuntempe en AntarktoAŭstralazio. Rimarkinde, estas ankoraŭ (2020) neniu tutmonda geoparko en UsonoSuda Azio kaj plejparto de Afriko (krom Maroko, Tanzanio kaj Kanarioj). Ĉinio estas la lando kun la plej granda nombro de tutmondaj geoparkoj[9].

Remove ads

Historio

La Reto de Tutmondaj Geoparkoj (RTG) (ankaŭ konata kiel la Tutmonda Reto de Naciaj Geoparkoj) estas subtenata de Unesko kaj estis starigita en 1998. Administrita de la Sekcio pri Ekologiaj kaj Teraj Sciencoj, la RTG celas disvastigadon kaj konservadon de la geologia heredaĵo de la planedo, kaj ankaŭ instigas la daŭripovecon kaj evoluigon de la koncernaj komunumoj[10][11][12]. Ekde 2015, la membroj estas oficiale nomitaj kiel Tutmondaj Geoparkoj de Unesko.[13]

Remove ads

La reto

La internacia reto membrigas geoparkojn — geografiaj areoj kie geologia heredaĵo estas la fokuso de loka protekto, edukado kaj evoluigo.

La geoparko, post kreado de nacia registaro, devas plenumi postulojn de Unesko[14] por partopreni en la RTG:

  • ekzisto de administra plano por soci-ekonomia evoluigo kiu estas daŭripova (prefere bazita sur agroturismo kaj geoturismo);
  • metodoj por konservado kaj plibonigado de geologia heredaĵo kaj rimedoj por instruado de Tersciencoj kaj pli ampleksaj ekologiaj aferoj;
  • komunaj proponoj de publikaj aŭtoritatoj, lokaj komunumoj kaj la privata sektoro, kiuj montras la plej bonajn praktikojn rilate al Tera heredaĵo, konservado kaj integrado kun strategioj de daŭripova evoluigo.

Taksado de la geoparkoj okazas dum dujaraj renkontiĝoj de la Komitato pri Geoparkoj, konataj kiel la Internacia Konferenco pri Geoparkoj, kiu ankaŭ respondecas pri perioda revizio de projektoj rilataj al geologia konscio. La unuaj membroj de RTG estis nomitaj dum la unua konferenco en 2004 kaj la listo kreskis ekde tiam.

Pliaj informoj Kunsidoj, Jaroj ...

La RTG laboras proksime kun alia projekto de Unesko, sub la Sekcio pri Ekologiaj kaj Teraj Sciencoj — la Monda Reto de Biosferaj Rezervejoj — por starigi malsamajn rimedojn por daŭripova evoluigo kaj antaŭenigo de rilatoj inter la lokaj komunumoj kaj la natura medio.

Remove ads

Listo laŭ kontinentoj kaj Unesko-regionoj

La suba tabelo montras la kvanton de Tutmondaj Geoparkoj de Unesko (TGU) laŭ kontinentoj kaj Unesko-regionoj, kaj ankaŭ la regionaj retoj de geoparkoj.

Pliaj informoj Kontinentoj, Unesko-regionoj ...

Listo laŭ landoj

Multaj nomoj en la suba listo aperas iomete malsamaj en malsamaj dokumentoj aŭ retejoj, precipe kie ili estis angligitaj[16]. Informoj prenitaj en la retejo de Unesko, krom aliaj referencoj[17].

Pliaj informoj Landoj aŭ Teritorioj, Kontinentoj ...

Noto * Vulkana Geoparko Kula nomita en 2013 estis etendita kaj renomita kiel Kula Salihli en 2020.

Remove ads

Eksaj membroj de la RTG

Kvankam la listo kreskis jaron post jaro, kelkaj membroj eksmembriĝis ĉu pro memdecido ĉu pro decido de la Internacia Konferenco pri Geoparkoj. La marko Tutmonda Geoparko de Unesko validas dum kvar jaroj post kiam okazas taksado kaj revalidado[44].

Pliaj informoj Landoj aŭ Teritorioj, Kontinentoj ...
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads