Detlev Blanke

germana lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo (1941-) From Wikipedia, the free encyclopedia

Detlev Blanke
Remove ads

Detlev BLANKE (naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster, mortis la 20-an de aŭgusto 2016[1]) estis germana lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo (post universitataj studoj instruisto de la germana kaj geografio)[2]. Kun sia edzino Wera Blanke li laboris interalie en la kampo de terminologio kun speciala atento al la verkaro de Eugen Wüster. Li estis honora prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. En 2011 li estis elektita honora membro de UEA.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Movado

Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1957. De 1968 ĝis 1990 Detlev Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto de Kulturligo de GDR, resp. ekde 1981 de la nove fondita Esperanto-Asocio de GDR (GDREA). Dum la jaroj 19701990 li estis ankaŭ redaktoro de la organo de tiuj organizaĵoj, der esperantist.

Blanke estis komitatano de UEA (19781998) kaj membro de diversaj komisionoj kaj laborgrupoj en UEA, interalie kiel juĝanto en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Remove ads

Interlingvistiko kaj esperantologio

Detlev Blanke en 1976 doktoriĝis en Humboldt-Universitato Berlino per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana ĉe Viktor Falkenhahn; en 1982 publikiĝis la broŝuron Kion scii por organizi nian movadon[3]. Li en 1985 sekvis habilitiĝo per disertacio pri planlingvoj (samloke; en GDR oni nomis tion "disertacio B"). En 1988 li estis nomumita "Honoraria Docento pri Interlingvistiko".

Li estis kunfondinto kaj de 1970 ĝis 1990 sekretario de la Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio en Germana Kulturligo (ekde 1974 Kulturligo de GDR). Prezidantoj de la fakgrupo estis 1970–1981 Viktor Falkenhahn (1903–1987), 1981-1986 Georg Friedrich Meier (1919-1992) kaj 1987-1990 Ronald Lötzsch (1931-2018).

En 1991 li kunfondis Societon pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL) kaj dum dudek jaroj estis ĝia prezidanto.[4][5] Li redaktis organon de GIL, Interlinguistische Informationen.

Li estis membro de la redakto-kolegioj de Language Problems and Language Planning (LPLP) kaj Esperantologio / Esperanto Studies (EES), estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) ekde 1974 ĝis la morto kaj “supera bibliografo” (angle: senior bibliographer) de Modern Language Association of America (1992–2013). Ekde 1992 ĝis la morto li redaktis la bibliografie orientitan bultenon Informilo por Interlingvistoj [6].

Remove ads

Verkaro en Esperanto (elekto)

Thumb
ĉe HEA, 1978
Thumb
ĉe GEI, 1995
Thumb
ĉe UEA, 2003
Thumb
ĉe Mondial, 2007

Tradukoj (elekto)

Remove ads

Verkaro germanlingva (elekto)

Thumb
ĉe Akademie-Verlag, 1985
Thumb
ĉe P.Lang, 2006
Thumb
ĉe P.Lang, 2007
  • Sprachenpolitik und Sprachkultur. (red. kun Jürgen Scharnhorst), Vol. 57 de la serio: Sprache – System – Tätigkeit, eld. Inge Pohl kaj Karl-Ernst Sommerfeld, Frankfurt/Main: Peter Lang, 2007, 280 p. (2-a eldono 2009).
  • Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Herausgegeben von Sabine Fiedler. Frankfurt/Main: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften, 2006, 405 S., ISBN 3-631-55024-3 (kun elekta bibliografio de la publicaĵoj de Detlev Blanke 2002-2005)
  • Konversationsbuch Deutsch-Esperanto/Konversacia Libro germana-Esperanta. (kun Till Dahlenburg) Leipzig: Verlag Enzyklopädie, 1990, 210 p., ISBN 3324005086, (2-a prilaborita eldono 1998, Wien: IEMW)
  • Internationale Plansprachen. Eine Einführung. (Sammlung Akademie-Verlag Sprache, 34): Berlino: Akademie-Verlag, 1985, 408 p., ISSN 0138-55 X (la fenomeno ‚planlingvo’ en teorio kaj praktiko, kun aparta konsidero de Esperanto, bibliografio kun 2000 titoloj)
  • Esperanto und Wissenschaft. Zur Plansprachenproblematik (Kun kontribuoj de Till Dahlenburg kaj Martin Schüler). Berlin: Kulturbund der DDR, 1982, 88 p. (2-a eldono 1986, scienco pri kaj en Esperanto)
  • Plansprache und Nationalsprache. Einige Probleme der Wortbildung des Esperanto und des Deutschen in konfrontativer Darstellung. En: Linguistische Studien, Reihe A, Nr. 85, Berlino: Akademio de Sciencoj de GDR (Akademie der Wissenschaften der DDR), Zentralinstitut für Sprachwissenschaft, 1981, 162 p. (2-a eld. 1982, pri kompara vortfarado en Esperanto kaj la germana)
Remove ads

Bibliografio

  • Pri planlingvoj, interlingvistiko, Esperanto, lingvopolitiko kaj kelkaj aliaj temoj. Intervjuo kun Detlev Blanke. Realigita kaj vidbende registrita de Sebastian Kirf, 2005-04-09 en la Interkultura Centro Herzberg/ Harz – Hercbergo ĉe Harco ‒ (la Esperanto-urbo). La teksto tradilota el la german­a kun “averto de la tradukinto” kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2015, 150 p., ISBN 978-2-36960-026-8
  • Elekta bibliografio de la publicaĵoj de D. Blanke 1958-2000, En: Sabine Fiedler/LIU Haitao (2001, Eld.): Studoj pri interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik. Festlibro por/ Festschrift für Detlev Blanke. Dobřichovice: Kava-Pech [736 p.], p. 681-725.
  • Interlingvistiko kaj Esperantologio. Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke - Interlinguistik und Esperantologie. Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Eld. Ulrich Becker. New York: Mondial, 2011, 234 p., ISBN 978-1-59569-202-3
Trovu « Detlev Blanke » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Recenzoj

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads