Viĉenco

komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Viĉenco
Remove ads

Viĉenco (itale Vicenza) estas komunumo de Italio kun proksimume 113.000 loĝantoj. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Viĉenco, kaj unu el la ĉefaj urboj de la norditala regiono Veneto.

Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Ŝtato ...
Monda heredaĵo de UNESKO

Episkopa sidejo, ĝi estas konata kiel la urbo de Andrea Palladio - renesanca arkitekto, kiu tie realigis grandnombrajn konstruaĵojn kiaj la Villa Almerico Capra "La Rotonda" - kaj ĝi estas tre grava arturbo, kiu allogas turistojn el la tuta mondo.

Pro la grandnombraj konstruaĵoj de Andrea Palladio, la urbo kaj la vilaoj de ĝia provinco enestas la liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Remove ads

Historio

En la romia epoko, la urbo estis nomata Vicetia [viĉecia] kaj unue menciita en la jaro 135 a-K.

Dum mezepoko, Viĉenco estis konkerita de Verono kaj aneksita al la senjorlando de la familio Della Scala.

De 1404 ĝis 1797, ĝi apartenis al la Venecia respubliko. Estis kvar pacemaj kaj bonstataj jarcentoj: arto atingis subliman nivelon kaj ekonomiko prosperis. La 16-a jarcento estis epoko de la granda renesanca arkitekto Andrea Palladio, kiu heredigis al Vicenza kaj al tuta mondo nesubstitueblan arkitekturan propraĵon. Liaj ĉefkonstruaĵoj estas la Basilica Palladiana (Baziliko de Palladio), la Teatro Olimpico (Olimpika Teatro) kaj la vilao nomata Rotonda (Vilao Ronda). La tradicio de Palladio estis daŭrata de Vincenzo Scamozzi kaj aliaj arkitektoj ĝis la 18-an jarcenton.

En la 19-a jarcento, post la falo de Napoleono, Vicenza fariĝis aŭstrian urbon; fine, ĝi eniris en la Itala regno en la 1866. Dum la unua mondmilito oni batalis en la montaro de la provinco; dum la dua mondmilito la urbo estis tre difektata de Aliancana bombardado.

De la 1950-aj jaroj, forta ekonomika kaj industria kreskado transformis ĝin je prospera urbo.

Remove ads

Sciindaj informoj

Remove ads

Famuloj

Esperanto

Fondiĝis loka Esperanto-grupo tie en 1922.

Elstaraj urbanoj

  • Roberto Baggio, futbalisto
  • Giuseppina Bakhita, sanktulino
  • Fernando Bandini, poeto
  • Valerio Belli, skulptisto
  • Maria Bertilla Boscardin, sanktulino
  • Ottavio Bertotti Scamozzi, arkitekto
  • Gelindo Bordin, maratonisto, olimpika ĉampiono
  • Luigi Da Porto, verkisto
  • Almerico da Schio, astronomo, meteorologo kaj inventisto
  • Otello De Maria, pentristo
  • Gaetano Thiene, sanktulo
  • Federico Faggin, komputikisto kaj inventisto
  • Antonio Fogazzaro, verkisto kaj poeto
  • Antonio Giuriolo, partizano
  • Dino Lagni, sportisto
  • Fedele Lampertico, ekonomikisto, verkisto kaj politikisto
  • Niccolò Leoniceno, kuracisto
  • Paolo Lioy, naturalisto kaj senatano de la Itala Regno
  • Luigi Meneghello, verkisto
  • Andrea Palladio, arkitekto
  • Goffredo Parise, verkisto
  • Antonio Pigafetta, verkisto kaj navigisto
  • Guido Piovene, ĵurnalisto kaj verkisto
  • Orlando Pizzolato, maratonisto
  • Sergio Romano, historiisto kaj diplomato
  • Paolo Rossi, futbalisto
  • Mariano Rumor, politikisto
  • Angelus Sala, kuracisto, fizikisto kaj kemiatro
  • Vincenzo Scamozzi, arkitekto
  • Gian Antonio Stella, ĵurnalisto kaj verkisto
  • Tiziano Treu, politikisto
  • Vitaliano Trevisan, verkisto kaj aktoro
  • Gian Giorgio Trissino, humanisto kaj diplomato
  • Giacomo Zanella, sacerdoto kaj poeto


Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads