Vundo
difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vundo (latine vulnus) estas difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera. Ĝin kaŭzas ofte meĥanika damaĝo; la grando de la difekto dependas de la elasteco kaj rezisteco de koncerna histo.
Simptomoj de vundo: doloro, sangumo, histo-formorto. Ĉe malfermaj vundoj estiĝas la t.n. enira pordo, tra kiu povas alveni infektaĵoj, fremdaj materialoj deekstere.
En botaniko, surface de vundita planto estiĝas vunda kambiumo (v. meristemo) per vund-hormonoj. La ĉeloj de la kambiumo rapide dividiĝas kaj produktas la vundo-kovrintan kalushiston.
Figure vundo povas esti ankaŭ ia spirita difekto.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- grato
- abrazio
- lezo
- memvundanta konduto, psikiatria perturbo
Proverbo
Ekzistas pluraj (18) proverboj pri vundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Fremdan vundon kaŝas vesto. ” „ Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. ” „ Piki al iu la vundan lokon. ”
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads