William Simcock
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
William Holden SIMCOCK (1919-5a de novembro, 2008, Stoke-on-Trent) estis angla aktivulo por muziko, teatro kaj Esperanto.[1]
Remove ads
Biografio
Bill loĝis en Butterton, Staffordshire, kaj dum 22 jaroj ĝis retiro, li estis instruisto en bazlernejo Manifold Primary School, Warslow, Staffordshire. Li estis serĝento dum la Dua Mondmilito, kaj servis en Germanio kaj Belgio. Poste, li trejniĝis por esti instruisto kaj gradiĝis en angla el la Universitato de Keele. Li instruis en nombraj lernejoj en Norda Staffordshire, poste en Warslow kaj retiriĝis en 1979.[1] Li ludis orgenon en la preĝejo de Butterton, kaj en lokaj preĝejoj de Metodismo, en Wetley Rocks kaj en la Baptisma Preĝejo de. Li estis predikisto kaj verkis rakonton pri prametodismo en North Staffordshire. Ĉirkaŭ 1985 li seniluziiĝis el Kristanismo kaj iĝis partiano de Humanismo. Li estis fonda membro de la Humanisma Asocio de Norda Staffordshire kaj Suda Cheshire. Li estis arda defendanto de sociaj luktoj kiel por la Nacia Sanservo aŭ vegetaranismo.[1]
Remove ads
Agado kaj esperantigo
Bill faris en teatro grandajn atingojn. Dum la fino de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, li aktoris aŭ reĝisoris en teatraĵoj ĉefe de Shakespeare en kelkaj lokaj ludoj, inklude kiel Hamleto kaj Iago. Li estis fonda membro de trupo el Stoke-on-Trent Shakespearean Society, Triganta Modern Plays, kaj ankaŭ por verkoj de Bernard Shaw.[1]
Post retiriĝo, Bill dediĉis energiojn al instruado de Esperanto.[1] Li agadis por tio kaj enlande kaj eksterlande, per koresponde. Li vizitis 17 urbojn tra la tuta mondo por partopreno en Universalaj Kongresoj de Esperanto. Li ankaŭ tradukis el kaj al multaj lingvoj. Ekzemple multajn anglajn klasikaĵojn en Esperanton,[1] kaj same verkis multon por Esperanto gazetoj, por ekzemplo Esperantista Vegetarano, kiu en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento redaktis internacia teamo konsistanta el Lilia Fabretto (Italio), Bob Felby (Aŭstralio), William Simcock (Britio) kaj Mark Steinberg (Israelo). Li estis Vic-Prezidanto de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) kaj reprezentis ĝin ekzemple en la Tutmonda Vegetarana Kongreso en Hago, Nederlando, en 1994.[2][3]
Li akiris la diplomon de la British Esperanto Association kaj iĝis honora membro de la asocio. Je peto de la urbestraro de Stoke-on-Trent, Bill verkis biografion de malfrua vivodaŭra amiko, nome Horace Barks, iama urbestro kaj esperantisto.[1]
Bill mortis 89-jaraĝa, survivita de edzino Muriel, kun kiu estis geedzeco dum 61 jaroj. Ili havis kvar filojn, du filinojn kaj kvar genepojn. La funebro okazis la 11an de novembro, 2008, en la Kremaciejo Carmountside.[1]
Remove ads
Verkoj
- William H. Simcock, Humurajoj, 1a de marto 2000, Eko Publications, Susan Burnett (ilustris), 28 pp. ISBN 1903422000 kaj ISBN 978-1903422007
- Artikolo de George Orwell, Konsideroj pri Gandhi, tradukita de William Simcock, aperis en La Gazeto, n-ro 74 (13a jaro, n-ro 2), 31 januaro 1998, p. 27-30. Originala titolo: Reflections on Gandhi (1949). Rete alirebla en
Notoj
Eksteraj ligiloj
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads