Ĉeĥio
lando en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĥio aŭ Ĉeĥujo, oficiale ĝis 2016 ĉiam nomita la Ĉeĥa Respubliko (ĉeĥe Česká republika, ekde majo 2016 oficiale Česko[1] aŭskultu), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).
Ĉeĥio | |||
ĉeĥe Česko | |||
(respubliko) | |||
Situo de Ĉeĥio enkadre de Eŭropo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Česká republika | |||
Moto: Pravda vítězí (lat. Veritas vincit) | |||
Himno: Kde domov můj | |||
Membreco | 4
| ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Eŭropo | ||
Montaroj | |||
Najbaras kun | |||
Regionoj | |||
Grandaj urboj | 13
- Brno - Ostrava - Plzeň - Liberec - Olomouc - Ústí nad Labem - Hradec Králové - České Budějovice - Pardubice - Havířov - Zlín - Kladno - Most | ||
Konataj lokoj | 4
| ||
Riveroj | |||
Ĉefurbo | Prago | ||
- mezo | Prago | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 14″ N 14° 25′ 16″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Neĝulo | ||
- situo | Karkonoŝo | ||
- alteco | 1 602 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | Hřensko | ||
Areo | 78 867,0 km² (7 886 700 ha) | ||
Loĝantaro | 10 827 529 (2023) | ||
Denseco | 137,29 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Moravia karsto, Rokoj ĉe Praĥov, Bohemia paradizo | ||
Estiĝo | 1-a de januaro 1993 | ||
Gvidantaro | Parlamento de Ĉeĥio | ||
Prezidento | Petr Pavel | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2 de marto ĝis oktobro) | ||
Telefona antaŭkodo | +420 | ||
ISO 3166-1 | 203 CZE CZ | ||
Aŭtokodo | CZ | ||
Interreta domajno | .cz | ||
Monunuo | krono | ||
Lingvo | ĉeĥa | ||
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Regionoj kaj historiaj landoj
| |||
Geografia mapo de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Czech Republic | |||
Retpaĝo: www | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Esperanto-movado en Ĉeĥio | |||
La teritorio de Ĉeĥio konsistas el tri historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio. Ekde la jaro 1920 estas partoj de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj regionoj de devena Suba Aŭstrio: České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t. n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t. n. Dyja-Triangulo.
Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlantika alianco (NATO), UNO kaj de Eŭropa Unio (EU). Krom tio Ĉeĥio estas membro de Visegrada grupo.
Ekde la 1-a de januaro 1993 Ĉeĥio estas sendependa lando, ĉar antaŭe ĝi estis la okcidenta parto de Ĉeĥoslovakio[2].
Ĉeĥio kromnomiĝas "koro de Eŭropo", danke al sia loko.