Ŝulĥan Aruĥ (en hebrea שֻׁלְחָן עָרוּך [ʃulˈħan ʕaˈʁuχ], laŭvorte: "Seria Tabelo"),[1] foje referencata kiel Kodo de Juda Juro, estas la plej amplekse konsultata el la diversaj juraj kodoj en Judismo. Ĝi estis verkita en Safed (nuntempe en Israel) fare de Josef Karo en 1563 kaj publikigita en Venecio du jarojn poste.[2] Kune kun siaj komentarioj, ĝi estas la plej amplekse akceptita kompilaĵo de Juda juro iam verkita.
שלחן ערוך | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Josef Karo | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1565 | ||||
Ĝenro | sankta libro • Halachic literature | ||||
| |||||
La halaĥaj reguloj de Ŝulĥan Aruĥ ĝenerale sekvas la juron kaj kutimojn de Sefardoj, dum Aŝkenazoj ĝenerale sekvas la halaĥajn regulojn de Moses Isserles, kies glosoj al la Ŝulĥan Aruĥ notas kie la Sefardaj kaj Aŝkenazaj kutimoj diferencas. Tiuj glosoj estas amplekse referencataj kiel mappah (laŭvorte: "tablotuko") aŭ "Seria Tabelo" de Ŝulĥan Aruĥ. Preskaŭ ĉiuj publikigitaj eldonoj de la Ŝulĥan Aruĥ inkludas tiun gloson, kaj la termino "Ŝulĥan Aruĥ" venis signifi ambaŭ verkojn kaj tiu de Karo kaj tiu de Isserles, el kiuj Karo estas kutime referencata kiel "la meĥaber" ("aŭtoro") kaj Isserles kiel "la Rema" (akronimo de Rabbi Moŝe Isserles).
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.