From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭroro, ( latine Aurora) estis en la romia mitologio diino de matena ĉielruĝo. Ŝi estis identigata kun helena diino Eoso kaj slava diino Zora. Latine Aurora signifas Matenstelon aŭ mateniĝon.
Laŭ mitologio ŝi estis filino de titano Hiperíono kaj lia edzino titanino Teja. Aŭroro estis bela kiel mateniĝo kaj ankaŭ amis ĉion belan, precipe belajn virojn. Kiam iu ekplaĉis al ŝi, simple rabakiris lin. Ŝia unua edzo estis titano Astreo. Ili havis kune multe da posteuloj, inter ili preskaŭ ĉiujn stelojn kaj ventojn. Poste ŝi ekamis Melampodan filon Kleiton, atenan heroon Kefalon kaj faman ĉasiston Orionon kaj ĉiujn unu post la alia rabakiris. Sammaniere uzurpis ankaŭ sian plian edzon Titonon, filon de troja reĝo Laomedono. Ŝi vivis kun li sur fino de la mondo, kie li fariĝis reĝo de Etiopoj. Ŝi amis lin tiom, ke de la plej alta dio Zeŭso petakiris por li senmortecon. Ĉar forgesis peti por li ankaŭ eternan junecon, antaŭ ŝiaj okuloj li maljuniĝis kaj fine ŝrumpiĝis je grilo (aŭ iom pli poeziece je cikado). Kun li ŝi havis du filojn: Emationon kaj Memnonon. Emationo mortis preskaŭ nekonata, sed Memnono plenkreskis en unu de la plej belaj viroj. Dum la Troja milito li venis helpi al sia onklo Priamo. Post morto de Priama filo Hektoro li fariĝis supera komandanto de trojaj trupoj, sed baldaŭ falis en duelo kontraŭ aĥaja heroo Aĥilo. Eoso transportis lian kadavron en Etiopion, sed neniam toleriĝis kun lia morto. Larmoj, kiuj ŝi verŝas super li, ĉiumatene aperas sur tero kiel roso. Grekoj prezentis Eoson (Aŭroron) al si kiel belan virinon en safrankolora robo. Bildigis ŝin kun grandaj flugiloj kaj kutime sur veturilo tirata per blankaj aŭ rozkoloraj flugilhavaj ĉevaloj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aurora (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.