Titono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Titono
Remove ads

Laŭ la helena mitologio, Titono (el la antikva greka lingvo Τιθωνός, «partnero de la reĝino de la tago»[1]) estis troja princo, filo de Reĝo Laomedono[2] kaj de akvonimfo nomiĝinta Strimo[3]. Aliaj versioj konsideras lin frato, anstataŭ filo, de Laomedono[4], kaj la nomo de lia patrino ankaŭ varias en kelkaj rakontoj, laŭ kiuj ŝi nomiĝis LeŭkipoPlacio. Bildigoj de Titono sur vazaj pentraĵoj de la 5-a jarcento a.K. prezentas lin kiel rapsodo portanta liron. Li estis klare priskribita en la Homera himno al Apolono[5].

Thumb
Eoso persekutadas rifuzantan Titonon, laŭ pentraĵo de la Pentristo de Aĥilo sur atika enoĥo (ĉ. 470-460 a.K.. Luvro).
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 6998 Titono.
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...

La troja asteroido 6998 Titono ricevis sian nomon honore al ĉi tiu rolulo.

Remove ads

Titono kaj Eoso

Kiel sia frato Ganimedo, Titono elstaris pro sia beleco, tiamaniere ke la titanino Eoso, diino pri mateniĝo, pasie enamiĝis al ili. Tiu nekontrolebla sento verŝajne rezultis de malbeno ordonita de la amdiino Afrodito kontraŭ Eoso ĉar tiu lasta amindumis Areson. Kiel puno, Afrodito faris ŝin ree enamiĝadi al sinsekvaj mortemuloj. Ganimedo estis la unua kiu ricevis amproponon de la diino, sed li rifuzis ŝin. Do, Eoso forkaptis lin[6], kiel ŝi faris ankaŭ kun Kefalo kaj la aliaj homoj al kiuj ŝi enamiĝadis. La mitemo pri diino enamiĝanta al mortemulo estis tre antikva, sed kiam oni enmetis rolon por Zeŭso amara varianto aperis en ĝi[7]. Fakte, laŭ multaj versioj Eoso devis cedi sian amaton al Zeŭso, kiu ankaŭ enamiĝis al li pro lia eksterordinara beleco.

Thumb
Aŭroro kaj Titono, fresko de Giovanni da San Giovanni (1634-35).

Eoso poste forkaptis Titonon kaj portis lin al lando nomiĝinta «Etiopio». Tiu ĉi nomo generis malkonsenton kaj malkongruon inter la diversaj rakontoj, ĉar laŭ la originaj fontoj Titono iĝis tiam reĝo de lando en Oriento, plimalpli en la regno kiu poste nomiĝis Asirio. Fakte, kelkaj fontoj asertas ke li regis la regionon nome de la asiria reĝo Teŭtamo, senjoro ankaŭ de Priamo. Titono konstruis belegan palacon en la urbo Ekbatano (Medujo) kaj fondis la urbon Suzo, laŭ la tradicio. Sed pro la nomo de la lando kie la paro setleĝis, multaj verkistoj konsideris Titonon praulo de la etiopanoj, eĉ reĝo de tiu ĉi lando en Afriko. Por kongruigi la du verŝajnajn lokiĝojn de la regno de Titono, oni deduktis diversajn teoriojn: translokiĝon de la familio el Afriko al Mezopotamio, setliĝon en Afriko kun posta porinvada ekspedicio ĝis Suzo, ignoradon de la ceterajn fontojn aŭ konsidero ke tiu Etiopio ne temis pri la sudegiptia regno, sed pri alia, samnoma, troviĝanta en Oriento.

Thumb
Aŭroro kaj Titono, laŭ olea pentraĵo de Francesco Solimena (1704-1708).

La regatoj de Titono ricevis la nomon «kisianoj», honore al la mortema edzino de tiu reĝo, nomiĝinta Kisio[8]. Pro la apero de tiu ĉi figuro, kelkaj fakuloj, kiaj Huet, euhemere konsideris ke la parulino de Titono estis virino devenanta el Oriento, kaj pro tio la grekoj poezie identigis ŝin al Aŭroro. Ilia palaco en la suza akropolo daŭre staris ĝis la persa okupado[9].

Paro de diino kaj mortemulo nepre havas tragedian finon, do Eoso petegis al Zeŭso senmortecon por sia amato[10]. Zeŭso konsentis, eble por kompensi ŝin pro la perdo de Ganimedo[11]. Sed ŝi forgesis peti ankaŭ eternan junecon, do Titono suferis porĉiaman maljunecon, iom post iom perdis sian forton, ŝrumpiĝis kaj ne plu povis eĉ moviĝi[12]. Do la diino komencis senti naŭzon al li, enfermigis lin en ĉambro kaj forgesis lin por ĉiam[13]. En posta evoluo de la rakonto, Titono aliformiĝis en cikado aŭ en grilo, porĉiama vivanta kaj peteganta sian morton per la kriado «Mori, mori, mori...» (morti, en la latina)[14].

Sed antaŭe Eoso kaj li pasigis bonan tempon en feliĉo, dum kiu ili havis du infanojn: Memnono kaj Etiono. Ĉi tiu lasta iĝis reĝo de la Afrika Etiopio, sed estis mortigita fare de Heraklo kiam li venkis Busirison kaj velis supren sur rivero Nilo. Kaj Memnono iĝis elstara heroo pro sia partoprenado en la Troja milito. Titono sendis lin defendi la urbon de sia frato Priamo, post subaĉeto de tiu lasta per ora vinberujo[15]. Memnono komandis armeon de multnombraj etiopanoj kaj suzanoj, sed morto trafis lin en duelo kontraŭ Aĥilo. Ĉu pro la morto de sia filo, ĉu pro la aliformiĝo de Titono en insekto, Eoso ploradas ĉiumanete, provokante tiel la roson. Laŭ romia tradicio, cikadoj sin nutras per roso, larmoj de sia porĉiame amatulino.

La etimologio de la vorto «Titono» eble havas anatolian devenon, el Τῑτώ (Tītố), diino pri mateniĝo menciita de Kalimako, Likofrono kaj Hesiĥio. En la ĉiutaga lingvo, la grekoj uzis tiun nomon por difini maljunegan homon (ekvivalento de la kristana Metuŝelaĥ)[13]. Plie, la esprimo «Τιθωνοῦ γῆρας», laŭlitere titona maljunuleco, priskribis vivon tiel longa ke ĝi iĝas peza.

Eoso kaj Titono (ĉi tie nomiĝinta TinthuTinthun) inspiris pentra motivo ofte gravurata sur etruskaj bronzaj manspeguletoj aŭ fondita en basaj reliefoj[16].

Pliaj informoj Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Trojo ...
Remove ads

Titono en literaturo

Thumb
Aŭroro kaj Titono, pentraĵo de Francesco de Mura (18-a jarcento).

La mito de Titono kaj Eoso inspiris multajn poemojn, inter ili:

  • La antaŭe menciita homera himno al Afrodito, en kiu la diino rakontas al Anĥizo la mizera maljunecon de Titono.
  • Ĵuseltrovita poemo pri Titono iĝis la kvara supervivanta verkaĵo de la poetistino Sapfo[17].
  • Poemo de Alfred Tennyson titolita Tithonus (origine Tithon), verkita en 1833 kaj reviziita en 1859, estas drama monologo en blanka verso kiu traktas la temon laŭ la vidpunkto de Titono. Malkongrue kun la origina mito, ĉi tie estas li mem, tiu kiu petis senmortecon. Kaj Aŭroro, anstataŭ Zeŭso, ebligis la malperfektan donacon. Poste, Titono petegas mortecon, laca pro sia neaparteno kaj al la mondo de la mortemuloj kaj al tiu de sia amata Eoso.[18].
  • Herder ankaŭ verkis poemon pri tiu ĉi temo, Tithonus und Aurora.
  • Tithonus, de Paul Muldoon, unuafoje publikigita en The New Yorker kaj poste inkludita en la libro Horse Latitudes (2006).
  • Tithonus, de A.E. Stallings, publikigita en la libro Archaic Smile (1999).[19]
Remove ads

Titono, filo de Kefalo

Krom la antaŭe priskribita, Titono estis ankaŭ filo de Kefalo kaj Eoso, kaj patro, laŭ kelkaj versioj, de Faetono[20]. Tamen, la plimulto de la rakontoj konsideras tiun lastan filo de Kefalo.

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads