Abraham Gotthelf Kästner
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abraham Gotthelf KÄSTNER estis germana matematikisto, epigramisto kaj unu el la plej gravaj figuroj en la historio de la sciencoj. Li estis profesoro pri matematiko en la Universitato de Göttingen, tie kie inter siaj lernantoj troviĝis Carl Friedrich Gauss (1777-1855), Johann Tobias Mayer (1752-1830) kaj Johann Friedrich Pfaff (1765-1825).
Abraham Gotthelf Kästner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de septembro 1719 (1719-09-27) en Leipzig | ||||
Morto | 20-an de junio 1800 (1800-06-20) (80-jaraĝa) en Göttingen | ||||
Tombo | Bartholomäusfriedhof, Göttingen vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Germanio vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • historiisto pri matematiko • universitata instruisto • poeto-juristo • fizikisto • astronomo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | matematiko vd | ||||
Aktiva en | Leipzig • Göttingen vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Christian August Hausen vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La kontribuaĵoj de Kästner por la sciencoj estas multnombraj, sed plejeble la plej grava estis lia fundamenta verko pri la disvolvo de tio kion lia lernanto Gauss pli malfrue vokus je "Anti-Eŭklidana" geometrio. Laŭ la historiistoj, Kästner rifuzis la aserton de Aristotelo ke la tuta kono devas konserviĝi ene de kunaĵo de aksiomoj, postulaĵoj kaj difinoj anticipe konataj, tiel kiel en la kazo de la Eŭklida geometrio.
Kästner estis konata dum sia profesia vivo pro tio ke li verkis lernolibrojn kaj kompiladis enciklopediojn anstataŭ ol kreado de originalaj esploroj. Georg Christoph Lichtenberg (1742-1799), kiu estis unu el liaj doktorigaj studentoj, tre multe lin admiris. Li ankaŭ estis konata pro siaj epigramaj poemoj. Kratero Kästner en la luno estas nomata omaĝe al li.