Aristotelo, greke Αριστοτέλης [aristotélɛːs] (naskiĝis en -384 en Stagira, mortis en -322 en Ĥalkido) estis greka filozofo.[1]

Romia kopio en marmoro de greka bronzaĵo: busto de Aristotelo fare de Lisipo, ĉ. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka.
Quick facts: Aristotelo, Persona informo, Familio, Profesi...
Aristotelo
Persona informo
Ἀριστοτέλης
Naskiĝo -384
en Stagira, Chalkidian League
Morto -322
en Stagira, Makedona Imperio
Mortis pro enteropatio [#]
Etno grekoj [#]
Lingvoj antikva greka [#]
Loĝloko Ateno Ateno [#]
Alma mater Akademio de Platono [#]
Familio
Patro Nikomaĥo [#]
Gefratoj Arimneste Arimnestus [#]
Edz(in)o Pitias [#]
Amkunulo Herpilis [#]
Infanoj Nikomaĥo Pythias [#]
Profesio
Okupo filozofo biologo kosmologo logikisto zoologo literaturkritikisto matematikisto etikisto epistemologo politika filozofo universala klerulo filozofo de lingvo verkisto astronomo geografo instruisto tutoro ontologist [#]
Laborkampo filozofio [#]
Verkado
Verkoj Politiko 
Etiko de Niĥomako 
Metafiziko 
Fiziko 
Organon 
Pri Poetiko 
Politiko de Atenanoj [#]
Filozofo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Close

Li kaj Platono metis la fundamenton de la okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro".[2] Eĉ hodiaŭ lia verkaro pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formis la modernan sciencon. Scienco bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. La filozofia tradicio, kiu estas inspirata de la verkaro de Aristotelo estas nomata Aristotelismo.

Lia verkaro kovras multajn fakojn — fizikon, biologion, zoologion, metafizikon, logikon, etikon, estetikon, poezion, teatron, muzikon, retorikon, lingvistikon, politikon kaj ŝtatregosciencon — kaj konstituas la unuan kompletan sistemon de la okcidenta filozofio. Tuj post la morto de Platono, Aristotelo lasis Atenon kaj, laŭ peto de Filipo la 2-a de Macedonio, iĝis instruisto de Aleksandro la Granda komence de 343 a.K.[3]

Instruado de Aleksandro la Granda donis al Aristotelo multajn oportunojn kaj abundon da havaĵoj. Li establis en la Liceo bibliotekon, kiu helpis en la verkado de liaj multnombraj libroj. La fakto, ke Aristotelo estis lerninto de Platono, kontribuis al lia iama vidpunkto rilate Platonismon, sed, post la morto de Platono, Aristotelo merĝiĝis en empiriaj studoj kaj transiris de Platonismo al empiriismo.[4] Li kredis, ke la konceptoj de ĉiuj popoloj kaj ĉiuj ties scioj estis definitive bazitaj sur percepto. La pozicio de Aristotelo rilate natursciencon reprezentas la grundan fonon de multaj el liaj verkoj.

La rigardoj de Aristotelo pri fizika scienco profunde formis la mezepokan fakulecon. Ties influo etendiĝis el Malfrua Antikveco kaj la Alta Mezepoko al la Renesanco, kaj ne estis anstataŭata sisteme ĝis la epoko de la Klerismo, kiam aperis teorioj kiel la klasika mekaniko. Kelkaj el la zoologiaj observoj de Aristotelo, kiel la hektokotila (reprodukta) brako de polpo, ne estis konfirmataj aŭ refuzataj ĝis la 19a jarcento. Liaj verkoj enhavas la plej fruan konatan formalan studon de logiko, kiu estis ŭzita en la 19a jarcento en la studo de moderna formala logiko.

En metafiziko, Aristotelismo profunde influis la Judo-Islaman filozofian kaj teologian pensaron dum la Mezepoko kaj la kristanan teologion, speciale pro la Novplatonismo de la prakristanismo kaj pro la skolastika tradicio de la Romkatolika Eklezio. Aristotelo estis bone konata inter mezepokaj islamaj intelektuloj kaj admirita kiel "la unua instruisto" (arabe: المعلم الأول‎‎).

Lia etiko, kvankam ĉiam influa, akiris plinovigitan intereson per la moderna alveno de la virta etiko. Ĉiuj aspektoj de la filozofio de Aristotelo plu estas aktive studataj. Kvankam Aristotelo verkis multajn elegantajn traktaĵojn kaj dialogojn, oni supozas ke nur ĉirkaŭ unu triono de lia originala produktaro postrestis ĝis nia tempo.[5]