Afganio
lando de Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Afganio aŭ Afganujo (ankaŭ Afganistano, el افغانستان: paŝtune Afġānistān kaj perse Afġānestān), oficiale Islama Emirlando Afganio, estas lando en la sudo de Centra Azio kaj en mondoregiono Granda Mezoriento.[3][4] Ĝi havas loĝantaron de proksimume 33 milionoj, kio ĝin situigas kiel la 43a plej loĝata lando en la mondo. La ĉefaj religioj estas islamanoj (tre fundamentismaj kaj tradiciemaj, sunaistoj 84%, ŝijaistoj 15%).
Ĉi tiu artikolo estas proponita kiel Leginda artikolo. Se vi volas esprimi vian opinion rilate al la konveneco de tiu propono, bonvolu alskribi vian opinion en la baloto. Kiam la baloto pri tiu ĉi artikolo estos finiĝinta, bonvolu forigi ĉi tiun ŝablonon el la artikolo. |
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi
DEC
DEC
DEC
DEC
DEC
DEC
DEC
DEC
DEC
DEC
DEC
DEC
|
mapo de Afganio |
Ĝi havas limojn kun Pakistano sude kaj oriente; kun Irano okcidente; kun Turkmenio, Uzbekio, kaj Taĝikio norde; kaj kun Ĉinio en plej malproksima nordoriento. Ĝia teritorio kovras areon de 652,000 km² (252,000 sq mi), tiel ke ĝi estas la 40a plej granda lando en la mondo.