Ahmet Altan
turka ĵurnalisto kaj verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ahmet Altan (naskiĝis la 2-an de marto 1950 en Ankaro) estas turka ĵurnalisto kaj verkisto. Li multajn jarojn kiel kolumnisto ĵurnalisme verkis por la gazetoj Hürriyet, Güneş, Milliyet kaj Yeni Yüzyıl. En 2007 kun la kolego Alev Er li fondis propran gazeton Taraf: tiu gazeto eksplicite celis temigi la armenan genocidon, kutime prisilentata kaj neata fare de la turka registaro, kaj la diskriminacion de la kurdoj en Turkio. Post puĉoprovo de julio 2016 lia gazeto tuj malpermesiĝis, kaj li kun sia frato kondamniĝis al malliberiĝo ĝismorta.
Ahmet Altan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de marto 1950 (1950-03-02) (74-jaraĝa) en Ankaro | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | turka vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio vd | ||||
Alma mater | kolegio Robert • Mez-Orienta Teknika Universitato • Universitato de Istanbulo • liceo Vefa vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Çetin Altan vd | ||||
Gefratoj | Mehmet Altan vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1982– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Komence de oktobro 2019 la renoma premio Gefratoj Scholl en Germanio honorigis lin kaj lian verkon Ich werde die Welt nie wiedersehen. Texte aus dem Gefängnis ("Mi neniam revidos la mondon. Tekstoj el la malliberejo").