Akademia Palaco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Akademia Palaco aŭ Palaco de la Akademioj (nederlande Paleis der Academiën, france Palais des Académies) estas novklasika palaco en Bruselo, situanta ĉe la placo Place des Palais / Paleizenplein apud la Reĝa Palaco de Bruselo kaj la Brusela Parko. Nuntempe ĝi estas hejmo de kvin Belgiaj akademioj kiel la Reĝaj Akademioj por Scienco kaj Artoj de Belgio.[1][2][3]
Akademia Palaco | |||
---|---|---|---|
Palais des Académies • Academiënpaleis | |||
palaco | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Charles Vander Straeten • Tilman-François Suys vd | ||
Estiĝo | 1824 | ||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Bruselo | ||
Situanta sur | Rue Ducale - Hertogsstraat • Rue Lambermont - Lambermontstraat • Boulevard du Régent - Regentlaan | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 50′ 33″ N, 4° 21′ 56″ O (mapo)50.84254.36556 | ||
| |||
La senornameca novklasika Palaco kaj ties instalaĵoj estis konstruigitaj inter 1823 kaj 1828 por la princo Vilhelmo de Orange kiel rekono de sia brila agado sur la batalkampo de Waterloo, el financo garantiita de la tiama lando. Temis pri kunverko de du arkitektoj, nome Charles Vander Straeten (1771–1834) kaj Tilman-François Suys (1783–1861), je totala kosto de 1,215,000 guldenoj.[4]
La princa familio de Vilhelmo de Orange kaj lia edzino, nome la princino Anna Pavlovna (1795–1865), fratino de la rusaj caroj Aleksandro la 1-a kaj Nikolao la 1-a okupis la palacon apenaŭ du jarojn antaŭ la Belga Revolucio de Septembro 1830 devigis ilin foriri al Nederlando.
El 1830 al 1839 la palaco estis kontrolita de la ĵusnaskita Belgia ŝtato, kaj oni faris detalan inventaron. La publiko rajtis viziti la palacon, kaj ties interno estis tiam konsiderata la plej luksa en Belgio. Interkonsento de la 5a de Novembro 1842 cedis la konstruaĵon al la ŝtato Belgio, dum la enhavo estis atribuitaj kiel persona havaĵo de Vilhelmo kaj sendita al lia Palaco Soestdijk en Nederlando.