Alexandre Kojève
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alexandre KOJÈVE (1902 – 1968) estis franca rusdevena filozofo kaj politikisto, kies filozofiaj seminarioj havis grandegan influon sur la franca filozofio, precipe per sia integriĝo de hegelismaj konceptoj en la eŭropa filozofio de la 20-a jarcento. Kiel ŝtatisto en la franca registaro, li estis grava en la formado de la Eŭropa Unio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Alexandre Kojève | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Alexandre Kojève | ||
Naskonomo | Александр Владимирович Кожевников | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1902 (1902-04-28) en Moskvo | |
Morto | 4-an de junio 1968 (1968-06-04) (66-jaraĝa) en Bruselo | |
Tombo | Evere vd | |
Lingvoj | rusa • franca • germana • angla vd | |
Ŝtataneco | Francio (1937–) Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Humboldt-Universitato en Berlino vd | |
Familio | ||
Parencoj | Vasilij Kandinskij (onklo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo universitata instruisto politikisto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Li naskiĝis en riĉa familio en la fino de la Rusa Imperio. Kojève diplomiĝis ĉe Universitato Humboldt de Berlino kaj Universitato de Heidelberg, Germanio. En Heidelberg li doktoriĝis per disertacio pri rusa filozofo Vladimir Soloviev.
Kojève moviĝis al Francio en 1933. Post la Dua Mondmilito li laboris en la franca Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj kiel unu el la ĉefaj planistoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo.