Alexandre Koyré
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alexandre KOYRÉ (Taganrogo, Rusa Imperio, 29-an de Aŭgusto 1892 – Parizo, 28-a de Aprilo 1964) estis rusdevena franca filozofo kaj historiisto de scienco, kiu laboris ankaŭ en Usono.
Alexandre Koyré | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alexandre Koyré | |||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1892 (1892-08-29) en Taganrog | ||||
Morto | 28-an de aprilo 1964 (1964-04-28) (71-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 94 vd | ||||
Lingvoj | franca • rusa • angla • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Kolegio de Francio Literatura fakultato de Parizo - homa scienco (–1927) Universitato de Göttingen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo universitata instruisto historiisto de scienco tradukisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ekkarieris en la 1920-aj jaroj en Francio, sed poste instruis kelkajn jarojn en la Universitato de Kairo en la 1930-aj jaroj. En 1940 plenumis studojn pri Galileo, kiujn li publikigis kiel artikolok, en elstara monografio, Études galiléennes. Je la komenco de la Dua Mondmilito, Koyré estis sendita al Usono fare de De Gaulle. Tra Koyré, Claude Lévi-Strauss ekkonis la rusan lingviston Roman Jakobson en la novjorka ekzilo; la tri familioj estis juddevenaj, kaj la triopo estis laborantaj en multaj lokoj (Lévi-Strauss, en Brazilo; Jakobson, en Rusio, Prago kaj nordiaj landoj). En Novjorko li kreis la École libre des hautes études, kiu ludis gravajn intelektulan kaj politikan rolojn.