Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj trovitaj en partoj de Afganujo, Barato, Ĉinujo kaj Pakistano. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "tibet-altebenaĵa stepo".
Rapidaj faktoj altebenaĵo, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+], Landoj ...
Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo | |||
---|---|---|---|
altebenaĵo, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||
Landoj | Barato, Ĉinio, Afganio, Pakistano | ||
Areo | 143 300 km² (14 330 000 ha) | ||
Biomoj de regiono | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | ||
Birdospecioj | 172[1] | ||
Mamulspecioj | 45[1] | ||
Fermi