komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bad Tabarz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4202 loĝantojn. Ekde marto 2017 la loko nomiĝas oficiale Bad Tabarz. Ekde 2001 ĝi estas ŝtate agnoskita Kuracloko laŭ Kneipp, ekde 2016 Kneipp-kuracbanejo. En Tabarz troviĝas la sidejo de la societo naturemula Thüringerwald-Verein.
Tabarz | ||||||
| ||||||
Kuracloko laŭ Kneipp • neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Gotha | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036259 | |||||
Poŝtkodo | 99891 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 5808 | |||||
Aŭtomobila kodo | GTH | |||||
Oficiala Municipokodo | 16067064 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Matthias Klemm | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Theodor-Neubauer-Park 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4202 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 53′ N, 10° 31′ O (mapo)50.8752910.51607 | |||||
Alto super la marnivelo | 400 - 440 m | |||||
Areo | 21,15 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bad-tabarz.de/ | |||||
La klimata kuracloko situas en la nordokcidenta Turingia Arbaro je distanco ce ĉ. 4,2 km al Großer Inselsberg (916,5 m). El pluraj fontoj en la arbarzono inter la forstaj lokoj Kleiner Inselsberg kaj Tanzbuche estiĝas la rojo Laucha. La Laucha-ravino kun arbaroj, kavernoj kaj deklivaj alten starantaj rokoj estas tre ŝatata migradzono ĉe al suda rando de Bad Tabarz. Laucha fluas en la zono de Tabarz la plejan distancon en ujo cementita norden, en la direkto de Hörsel bonvenigonte la rojon Muhlbach (venanten el Cabarzer Mühlengrund).
En la sudo de la komunumo altiĝas la montoj Datenberg (641,3 m) kaj Zimmerberg (629,7 m), inter kiuj fluas Laucha; eoste estas Finstere Tanne (519,9 m) kaj norde Töpfersberg (415 m).
Elfosado en la medio de la roknaza Burgo Torstein konfirmis, ke jam en prahistoriaj tempoj en la arbaroj norde de Großer Inselsberg ja setlis homoj. Dum floranta Mezepoko instalitis minumume tri burgaj kompleksoj apud Tabarz; Burgo Torstein estis sur eta montsprono de Kleiner Wagenberg, ĉ. 80 m super Lauchagrund-ravino. Ĝi staris ĉ. 3 km sudueste de Tabarz. Rekte ĉe Burgo Torstein kondukas mezepoka komercvojo ĝis Grenzwiese/Kleiner Inselsberg - kiu ja samas la hodiaŭan landan ŝoseon L 1024. Tie ĉi estis iam la nur 1 km inter si distancantaj burgoj Stolzenburg kaj Leuchtenburg.[1] La laciga kaj ofte danĝera vojo kondukanta tie ĉi estis ankaŭ fundamento por la evoluo de la etsetlejoj Tannenfurte kaj Cabarz.
Cabarz menciitis unuafoje en 1397 kaj venis en 1400 en la posedon de la benediktanoj de Reinhardsbrunn. La plejparto de la loĝantoj perlaboris la vivon enarbare. Terenkultivo faritis ĉe deklivaĵoj parte sur artefaritaj terasoj kiuj videblas ĝis nun ĉe Nonnenberg kaj ĉe Tabarzer Berg malsupre de Deysingslust. Ankaŭ lignokarbistado estis praktikata ofte.
Post la abolicio de Klostro Reinhardsbrunn dum Reformacio en 1525 Tabarz kaj Cabarz apartenis al la landa Administradujo Reinhardsbrunn, poste al la Duklando Saksio-Gotao, ekde 1672 al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj ekde 1826 al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. En la ĉirkaŭaĵo de la muelejo Untermühle kaj de tie konstruita duka ĉasdomo (kies posedantoj rajtas publike bierfari jam en 1562) evoluis la en 1614 unue menciita vilaĝoparto Klein Tabarz. Fajrego en Cabarz detruis domaron (escepte de nur 10 ejoj savitaj). Aliaj incendioj estis en Groß Tabarz en 1682 kaj 1821, en Cabarz en 1839.
Disde la komenco la lokoj influitis de forstado kaj bestobredado, krome per ekspluatado de kupro kaj arĝento. Post 1730 la minejlaboro malkreskis senteble anstataŭigote per fabrikado kaj komercado de dreliko, korboj kaj semoj. La ankaŭ ekzistantaj metioj de lin-teksado kaj transportado formortis post industriigo. Multaj loĝantoj komencis hejmlabori restante relative malriĉaj. Ekde 1875 malkovritis turismo kaj venis ankaŭ novaj fabrikoj ekde 1900. Konataj gastoj estis i.a. Theodor Fontane, la Struwwelpeter-verkisto Heinrich Hoffmann, la wagneroperkantisto Max Alvary kaj la berlina grandentreprenisto Carl Spindler, kunfondinto de la kirkkonstruemula societo Tabarzer Kirchenbauverein (1892).
En la vilaĝoparto Cabarz oni vidas proksime de la preĝejo ĉefdomo peltista kie prilaboritis peltoj de ruĝaj vulpoj; por tiu bestoj ekzistis ĉe la vilaĝorando ankaŭ propra ĉirkaŭbaraĵo.
Cabarz longan tmepon pli gravis havante jam frue lernejon kaj kirkon. Ĉiuj loĝantoj de la valo apartenis paroĥuje tien ĉi kaj frekventis ankaŭ la lernejon tiean. La evoluo de la hodiaŭa komunumo Tabarz faritis laŭ tri paŝoj. Jam en 1866 setlejero de ĉe najbara Nonnenberg-monto kunfandiĝas kun Cabarz. La unuiĝo de Kleintabarz kaj Großtabarz je Tabarz faritis en la jaro 1925-a. Kaj finfine en 1946 Cabarz kaj Tabarz kunigitis je Tabarz. Kvar aliaj komunumoj aliĝis en 1975 al la Komunumaro Tabarz.
Dum la Dua mondmilito pli ol 100 punlaboristoj devigitis labori en Tabarz ĉe Adloffwerk, ĉe Firma Richard Engel kaj ĉe la Duka forstoficejo.[2]
Pro konstatita kuracbankvalito Tabarz plirangiĝis ekde la 9.3.2017 je Bad Tabarz[3]
Jen la feliĉaj ĝemelurboj de bela Bad Tabarz:
La protestantisma Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo' konstruitis inter 1912 kaj 1924 havante barokozan stilon. Samtempe liveris la orgenon la firmao P. Furtwängler & Hammer el Hanovro. La impona interno ŝuldiĝas al la monkolektado kaj propra malavaremo de Carl Spindler. La altara bildo muntitis post la konsekro en la 17.5.1914 estante kopio de nederlanda majstro. Havas la kirko ruĝan, brikkovritan groptegmenton, ankaŭ la iomete pli malalta kaj duonronda altarejo. La kvadrata turo havas lanternon belan kun turglobo kaj ventoflago. Alia (pli malnova, de 1650 datumanta) protestantisma preĝejo troviĝas en la vilaĝoparto Cabarz.
La senpatrona vilaĝokirko protestantisma havas interesan historion. Princo-elektisto Johano Frederiko la Grandanima ordonis je la komenco de la 16-a jc la unuiĝon de la komunumoj de Cabarz kun la najbaraj lokoj Kleintabarz, Großtabarz kaj Nonnenberg al la nova eklezia grandkomunumo Waltershausen-Langenhain. En 1536 la komunumo ricevis sian propran paroĥestron. Duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) konstruigis propran kirkon por la Cabarzanoj. La komunumo Waltershausen-Fischbach, aparteninte al Schwarzhausen, iĝis nova ano de la komunumaro; ties unua paroĥestro iĝis Andreas Erlemann. En 1660 estiĝis por kreskanta komunumo nova ejo kiu brulkonsumiĝis jam en la 15.11.1669. Damaĝitis tiam ankaŭ la lerneja loĝejo, 16 privataj domoj kaj tri garbejoj. Inter 1670 kaj 1673 konstruitis nova preĝejo financite per ĉiuj vilaĝoj koncernitaj. En 1713 oni instalis novan orgenon, lignan barelvolbon kaj du (parte eĉ tri) galeriojn. Ankaŭ la ambono kun son-kufo bela. Konsekro faritis en la 19.8. kaj en la 13.9. surmetitis ankaŭ la nova turpinto. Nova orgeno el la fabriko de la tabarca orgenfaristo Johann Valentin Knauf instalitis inter la jaroj 1823–1825. Kiel multaj aliaj kirkoj ankaŭ la kabarca devis, dum la Unua mondmilito transdoni la sonorilojn por fandiĝo pro kanonfarado. Dum la GDR-tempo faritis nova tegmento kaj larmofunga protekto. Post la Turniĝo refaritis la tura fasado.
Feriumis inter 1884 kaj 1894 Heinrich Hoffmann en Tabarz, la verkisto de la famega porinfanaĵo Struvelpetro-serio. Sekve aranĝitis en 1994 en Tabarz Struvelpetra parko en kiu spekteblas lignoskulptaĵoj kun figuroj kaj scenoj el la menciita libro. Informtabuloj abundaj informas rememorigas la koncernan epizodon. Krome troviĝas strato kaj memorŝtono pri la restadoj oftaj de Hoffmann en Tabarz.[4]
Bad Tabarz estas ekde 1875 altestimata ripozuma kaj kuraca loko havante multajn naturajn belecojn (ekz. Backofenloch kaj Aschenbergstein).
La ekonomio de Bad Tabarz estas kvazaŭ komplete en konekto kun turismo. Tamen ekzistas kelkaj etaj metiejoj; Bad Tabarz havas du klinkojn, Inselsbergklinik] (onkologio) kun 248 litoj kaj Klinik am Rennsteig (ortopedio, kardiologio, diabetologio).
La loko situas ĉe la federacia ŝoseo B 88 kaj la landa ŝoseo tra Rennsteig al Brotterode. Alirejo al la aŭtoŝoseo A4 estas je distanco de ĉ. 6 km en Waltershausen. En Bad Tabarz, ĉe la eosta vilaĝorando, estas la kapstacio de Turingia Arbarfervojo. Busservoj ekzistas al Brotterode, Bad Liebenstein, Ruhla, Bad Salzungen, Oberhof kaj Eisenach kaj al Rennsteig/Großer Inselsberg. Bad Tabarz situas ĉe la t.n. Germana ludilstrato honoranta la grandan renomon kiun iam havis la fabriko de ludiloj. Menciindas ankaŭ perfekte instalita aro da ciklovojoj norden laŭ Laucha-rivereto al Waltershausen kaj Gotha, eosten al Friedrichroda kaj Reinhardsbrunn kaj uesten al Winterstein, Seebach kaj al Hörselberg-montoj.
Rimarkindas la historio de la orgenfarista Knauf-familio el Großtabarz. Johann Valentin Knauf, filo de ĉarpentisto, lernis fremduje la metion orgenfaran akirante en la jaro 1789-a la privilegion pri la instrumentofarado. Ĉar tiam post la Sepjara milito multaj orgenoj bezonis reparon aŭ novfaron la mendoj ĉefirmaenne malmultis. Dum kvar generacioj la Knauf-oj faris aŭ reparis belsonajn orgenojn por pli ol 100 kirkoj.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.