Baluĉoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Baluĉoj aŭ beluĉoj (baluĉe: بلوچ) estas popolo kiu loĝas ĉefe en la regiono Baluĉio ĉefe de sudoriento de la Irana Altebenaĵo en Pakistano, Irano, kaj Afganio, same kiel en la Araba Duoninsulo.
Rapidaj faktoj etno, Iranaj popoloj ...
Baluĉoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aro de baloĉaj viroj | ||||||||||||
etno | ||||||||||||
Iranaj popoloj | ||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||
| ||||||||||||
Religio | ||||||||||||
islamo • hinduismo | ||||||||||||
Fermi
Ili parolas ĉefe baluĉan lingvon, nome branĉo de nordokcidentaj iranaj lingvoj, kaj estas irana popolo. Ĉirkaŭ 50% el la totala loĝantaro de Baluĉoj loĝas en Baluĉistano, nome okcidenta provinco de Pakistano;[1] 40% el Baluĉoj setlas en Sindo; kaj grava nombro de baluĉoj en Panĝabo de Pakistano. Ili formas preskaŭ 3.6% el la Pakistana loĝantaro, ĉirkaŭ 2% el la loĝantaro de Irano (1,5 milionoj) kaj ĉirkaŭ 2% el la loĝantaro de Afganio.[2]