Baraĵo Tri Gorĝoj
baraĵo en Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine 三峡大坝 Sānxiá Dà Bà) estas akvoenergia baraĵo en Ĉinio, sur la Jangzi-rivero. Ĝi plene ekfunkcias ekde la 4-a de julio 2012, kiam la lasta turbino komencis liveri energion.
Baraĵo Tri Gorĝoj | ||
---|---|---|
gravita akvobaraĵo • Ŝiplifto • hidroelektra centralo [+] | ||
Lando | Ĉinio | |
Provinco | Hubejo | |
Alfluantoj | ||
- alfluanto | Jangzi-rivero | |
Defluantoj | ||
- defluanto | Jangzi-rivero | |
Supermara alteco | 185 m [+] | |
Koordinatoj | 30° 49′ 26″ N, 111° 0′ 13″ O (mapo)30.82386111.00367 | |
Konstrutempo | 1995 ĝis 2008/2012 | |
|
||
|
||
Baraĵo Tri Gorĝoj | ||
Vikimedia Komunejo: Three Gorges Dam [+] | ||
Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el la mondo laŭ areo (2 335 metroj longa) kaj devus fariĝi la unua laŭ produktado de elektro (kun 22 500 megavatoj), la nuna unua estas la akvobarejo de Itajpuo en Brazilo (kun 14 000 MW).
Akvoenergio estas riĉa en Jangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieraĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de Jangzi-rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis elektata en Sandouping, interna loko de Jiĉang, urbo de la ĉina mezgranda provinco Hubejo, ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero.
Post la finkonstruado de la akvobaraĵo ĝi ludas funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bredado, turismo, protektado de ekologia medio, purigo de medio, ekspluata elmigrado (???), kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado.
La akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigas celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.