Brian W. Aldiss
From Wikipedia, the free encyclopedia
Brian Wilson Aldiss, OBE (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1925 en East Dereham, Norfolk, mortis la 19-an de aŭgusto 2017[1][2]) estis brita verkisto de sciencfikcio. Li estis nobeligita en 2005 pro servoj al la literaturo.
Li estis vicprezidanto de H. G. Wells Society.
Li publikigis sian unuan verkon: The Brightfount Diaries en 1955. Li gajnis en konkurso de noveloj organizita fare de la ĵurnalo The Observer, tio, kiu permesas al li publikigi sian unuan romanon Space, Time and Nathaniel.
Li estas elektita prezidento de la British Science Fiction Association en 1960; li kreis en 1964 la unuan kritikan revuon pri S.F. : Science Fiction Horizons (Horizontoj de sciencfikcio), kies aperos nur du numeroj, sed en kiu partoprenos verkistoj kiel :James Blish, C. S. Lewis, Kingsley Amis kaj William S. Burroughs.
Lia ĉefa verko estas la trilogio Helliconia. Lia novelo "Supertoys Last All Summer Long" (la supeludiloj daŭras je tuta somero) 1969 estis adaptita al kino far Steven Spielberg, sub nomo A.I. Artefarita Inteligenteco