Budhanaj festivaloj en Sudorienta Azio From Wikipedia, the free encyclopedia
Budha tago estas festa tago tradicie celebrita de budhistoj kaj hinduistoj kiel la naskiĝtago de la budho Gotamo.[1][2] La dato, la signifo de la tago kaj la celebrado varias laŭ lando kaj tradicio, sed ĝi ĝenerale estas celebrita dum la monato Vajŝako.
Budha tago | |
---|---|
Tradukoj de वैशाख (vaiśākha) | |
Palie | vesākha |
Sanskrite | वैशाख (vaiśākha) |
Terminaro de Budhismo | |
En Japanio la festo ne estas feria tago. Tradicie, ĉe bikŝuejoj oni instalas en tiu tago statueton de la ĵus naskita budho Gotamo, sur kiun vizitantoj verŝas dolĉan teon de hidrangeo (甘茶, amacha). Tiu ĉi tradicio estas bazita sur legendo, laŭ kiu naŭ drakoj aperis en la naskiĝtago de la budho Gotamo kaj sur lin pluvigis amriton.[3]
Antaŭ ol la ŝanĝo de kalendaro en 1869, ĝi estis celebrita la okan tagon de la monato Uzuki (卯月), la kvara monato en la antikva japana kalendaro, kaj nun en la Gregoria kalendaro ĝi estas celebrita la 8-an de Aprilo.
En Korea Respubliko, la naskiĝtago de la budho Gotamo estas celebrita la okan tagon de la kvara monato en la korea luna kalendaro kaj ĝi estas oficiala feria tago. La festo nomiĝas Seokga tansinil (석가탄신일), naskiĝtago de la budho, aŭ Bucheonim osin nal (부처님 오신 날), la tago kiam la budho venis, kaj oni festas ĝin per paradoj kun lanternoj.
Ĝi fariĝis grava kultura heredaĵo n-ro 122 en 2012 kaj ĝi estas konsiderita kiel la plej malnova festo ankoraŭ celebrita, komencante ĉ. la jaroj –57 kaj 935 en la reĝlando Silla.[4]
En Nepalo, la festo nomiĝas Buddha Jayanti kaj estas publika feria tago, celebrita de ĉiu religia grupo. Ĉi tiu estas la nura tago kiam la ĉefa pordo de la templo Swayambhunath estas malfermita por festi la naskiĝtagon de la budho Gotamo. Ankaŭ al Lumbinio, la naskiĝloko de la budho Gotamo, kuniĝas pilgrimoj por festi la tagon.
En Singapuro la festo nomiĝas Vesak Day kaj fariĝis publika ferio en 1955 post pluraj publikaj petoj de la Singapura budhisma komunumo, anstataŭigante la Kristanan feston Whit Monday post Pentekosto.[5][6][7] Antaŭ ol 1955, la festo estis kunligita kun la Srilanka komunumo, kiu festis ĝin kune kun sia nacia tago en dutaga evento.[8]
En Srilanko, la festo okazas en la plenluna tago de la monato Vajŝako (Vesak en la Srilanka budhisma kalendaro) kaj la festo mem nomiĝas Vesak, same kiel la monato. Ĝi estas celebrita de pluraj religiaj grupoj kaj la celebrado daŭras semajnon,[9] dum kiu la vendado de alkoholo kaj freŝa viando estas ĝenerale malpermesita kaj buĉejoj restas fermitaj.[10]
En Tajlando, la festo nomiĝas Visakha Puja (Omaĝo de Vajŝako) kaj estas celebrita la plenlunan tagon de la monato Vajŝako. La tago samtempe reprezentas la tagojn kiam la budho Gotamo naskiĝis, vekiĝis kaj por ĉiam eniris nirvanon.[11]
En 1999, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la decidon 54/115, kiu rekonas la feston ĉe ĉiu oficejo de Unuiĝintaj Nacioj sub la sinhala nomo de la festo, Vesak.[12][13]
En Vjetnamio, antaŭ 1975, la naskiĝtago de la budho Gotamo estis nacia feria tago en Suda Vjetnamio[14] kaj oni festis ĝin per paradoj kun lanternoj, sed post la falo de Sajgono, la tago ne plu estas publika ferio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.