Cirklo

ronda fermita kurbo / From Wikipedia, the free encyclopedia

En geometrio, cirklo estas aro de ĉiuj punktoj en ebeno ĉe fiksa distanco (la radiuso) de fiksa punkto (la centro).

Cirklo.svg
Cirklo

En xy-a koordinatsistemo, la cirklo kun centro (x0,y0) kaj radiuso r estas la aro de ĉiuj punktoj (x,y) tiel ke

  • Periferio de cirklo:
  • Areo de cirklo:

Cirklo estas 1-dimensia fermita sternaĵo.

Cirklo estas speco de koniko; ĝi estas rigardebla kiel elipso kies fokusoj estas kunfanditaj kun la centro de la cirklo. La granda kaj la malgranda duonaksoj havas la saman longon, la discentreco, , = 0. Ĝi estas la intersekco inter ebeno kaj rivolua konuso kies akso estas orta al la ebeno.

Laŭ Francisko Azorín Cirklo estas Surfaco limigita per cirkonferenco.[1] Kaj li indikas etimologion el greka kirkos, krikos kaj tio de tie la latina circus (ĉirkaŭo).[2]