Claude Louis Berthollet
From Wikipedia, the free encyclopedia
Claude Louis BERTHOLLET (franca prononco [klod lwi bɛʁtɔlɛ]) (naskiĝis en Talloires, proksima de Annecy, dum la 9-a de decembro 1748 - mortis en Arcueil, dum la 6-a de novembro 1822) estis franca kuracisto kaj kemiisto. Kune kun Antoine Lavoisier kaj aliaj, li kreis la ĥemian nomenklaturon, aŭ sistemon por nomoj, kiuj servas kiel bazo al la modernaj sistemoj por difini la nomojn de la kemiaĵoj. Li ankaŭ elvolvis esploron pri kolorigiloj kaj blankigiloj (enkondukante la uzon de kloro, en 1785, kiel blankiga elemento) kaj determinis la komponaĵon de la amoniako. Berthollet estis unu el la unuaj kemiistoj, kiuj agnoskis la karakterizaĵojn de iu reversa reakcio, kaj tiam, la kemian ekvilibron. Kalia klorato (KCLO3), kiu estas potenca oksidiganto, estas konata kiel "salo de Berthollet".
Claudius Ludovicus Berthollet (1748-1822) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Franca kuracisto kaj kemiisto | |||||
Persona informo | |||||
Claude Louis Berthollet | |||||
Naskiĝo | 9-a de decembro 1748 en Talloires, proksima de Annecy, Francio | ||||
Morto | 6-a de novembro 1822 en Arcueil, Francio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | antrakso vd | ||||
Tombo | Q88693975 vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Francio vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Reĝlando Sardio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Torino | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie-Marguerite Baur vd | ||||
Infanoj | Amédée Barthélemy Berthollet vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • kemiisto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | kemio • politiko • medicino vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Antoine Lavoisier vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La plantogenro Bertoletio Bertholletia kun ununura specio Bertholletia excelsa estas nomita laŭ Claude Louis Berthollet.
La asteroido 12750 Berthollet estis ankaŭ nomita omaĝe al Berthollet.