Claude Simon
franca verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Claude SIMON (naskiĝis la 10-an de oktobro, 1913, mortis la 6-an de julio, 2005) estis franca verkisto.
Claude Simon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Claude Simon | |||||
Naskonomo | Claude Eugène Henri Simon | ||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1913 (1913-10-10) en Antananarivo | ||||
Morto | 6-an de julio 2005 (2005-07-06) (91-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montmartre vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Collège Stanislas • Lycée Saint-Louis vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Réa Karavas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Hommage à Piero della Francesca vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Simon naskiĝis en Antananarivo, Madagaskaro, kiu tiutempe estis franca kolonio. Lia patro estis oficiro. En la jaro 1914 la familio revenis al Francio, kaj la patro pereis je la komenco de la Unua mondmilito en Flandrio. Claude Simon poste elkreskis en Perpignan, la hejmurbo de sia patrino.
Kiam en 1924 lia patrino mortis, unu el ŝiaj kuzoj, eksa oficiro, okupiĝis pri la knabo. Claude Simon edukiĝis en Pariza internulejo kaj poste vizitis kursojn pri pentrado. En 1934/1935 li militservis kiel dragono en la kavalerio. Reveninte li de amiko ricevis membrolegitimilon de la Komunisma Partio de Francio. Kun ĝi li vojaĝis al Barcelono, la ĉefloko de la respublikana flanko de la Hispana Civitana Milito, sed du semajnojn poste li – ne trovinte sencohavan taskon por si - revenis al Francio. Tie li aniĝis al grupo organizanta armil-transporton por la respublikanoj. En 1937 li entreprenis grandan vojaĝon tra pluraj Eŭropaj landoj kaj faris unuajn literaturajn provojn.
En aŭgusto 1939 li denove devis militservi en la kavalerio. En Belgio li dum bataloj venis en germanan militkaptitecon, sed en aŭtuno 1940 li sukcesis fuĝi al Perpignan. Ekde tiam li serioze dediĉis sin al la verkado: Lia unua romano La tricheur aperis en 1945. Ĝi apenaŭ trovis atenton, same kiel du pliaj romanoj en tradicia stilo, kiuj estiĝis dum la sekvaj jaroj. En 1956 li konatiĝis kun Alain Robbe-Grillet, kiu laboris por la eldonejo Editions de Minuit kaj proponis al Simon publikigi tie. En la eldonejo formiĝis literatura movado, kiu poste famiĝis kiel Nouveau Roman.
Dum la sekvaj jaroj Claude Simon iĝis pli kaj pli konata, liaj tekstoj trovis atenton kaj agnoskon kaj estis tradukitaj al aliaj lingvoj. En 1961 li pro la verko La route des Flandres akiris la premion de la revuo L'Express, en 1967 la Prix Médicis pro Histoire kaj en 1985 li fine gajnis la Premion Nobel de Literaturo.