Dany Laferrière
haitia-kanada verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dany Laferrière estas franclingva verkisto[1]. Li naskiĝis la 13an de aprilo 1953 en Port-au-Prince, Haitio. Li vivas en Montrealo, Kebekio, Kanado. Li verkis pli ol dudek librojn. Li akiris 10 premiojn, inter aliaj estas Premio Médicis.
La 12an de decembro 2013 li estis elektita membro de la Franca Akademio. Unu el liaj plej konataj libroj estas 'Comment faire l'amour avec un nègre sans se fatiguer' (kiel seksumi kun nigrulo sen laciĝi) kiu estos adaptita por filmo de Jacques W. Benoît en 1989, krom esti tradukita en multaj lingvoj. Poste, li laboris por kiel kolumnisto por diversaj televidstacioj kaj kiel veterprognozisto. Kvankam memlernanto, li tamen sekvos kursojn en la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM). Jaron post la tertremo, kiam li estis tie en la jaro 2010, li atestas pri kio li spertis en Haitio en la libro "Tou bouge autour de moi" (ĉio moviĝas sub mi)[2]. Alia grava libro estas 'Mythologies américaines" (usonaj mitologioj).